Distrikto Krasnystaw | |||
Pola nomo | powiat krasnostawski | ||
| |||
Distrikto | |||
---|---|---|---|
Provinco | Lublinio | ||
Ĉefurbo | Krasnystaw | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | - | ||
kampaj | 10 | ||
Urbeco | 27,36 | ||
Areo | 1067,18 km2 | ||
Loĝantaro | 63258 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 71,69/km2 | ||
Aŭtokodo | LKS | ||
TERYT | 3.06.08.06.00.0 | ||
Estro | Janusz Szpak | ||
Adreso de estraro | ul. Browarna 1 | ||
Poŝtkodo de estraro | 22-300 | ||
Telefono de estraro | 82 576-52-11 | ||
Fakso de estraro | 82 576-45-88 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.krasnystaw-powiat.pl | ||
Distrikto Krasnystaw - pole powiat krasnostawski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Krasnystaw. Fine de 2019 en la distrikto vivis 63 258 loĝantoj.
Administra divido
En la distrikto estas du urboj Izbica kaj Krasnystaw, kaj 9 komunumoj.
Dua Mondmilito
- 23.10.1941: Serĉata de germanoj pastro Stefan Wyszyński alvenis al Żułów
- 27.11.1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Czarnoziem 12 personojn
- 2.02.1944: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj likvidis urbestron de Izbica, membron de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, kiu sendis multajn polojn al koncentrejoj aŭ pafmortigo
- 21.03.1944: Taĉmentoj de Popola Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo atakis germanan aŭtomobilan kolumnon sur la ŝoseo Wysokie-Żółkiewka
Dum la milito nur en komunumo Siennica Różana pereis 305 personoj, en bataloj, pafmortigataj, murdataj en germanaj koncentrejoj, kaj hazardaj deportitoj, kune kun lokaj judoj. Krome, en alia komunumo Żółkiewka-Osada la 6-an de junio 1945 estis masakritaj 196 ukrainoj.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.