Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando:Baden-Virtembergo
Distriktaro:Stutgarto
Regiona ligo:Heilbronn-Frankonio
Administra sidejo:Künzelsau
Areo:776 km²
Loĝantoj:115063 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso:139 po km²
Aŭtokodo:KÜN (Künzelsau)
Oficiala kodo:08126

La distrikto Hohenlohe - germane Hohenlohekreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Künzelsau. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio. Laŭ la nombro de loĝantoj la distrikto estas la plej malgranda de la federacia lando.

La distrikto havas areon de 776 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 115063 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald kaj Main-Tauber norde, Schwäbisch Hall oriente kaj sude, Heilbronn sudokcidente kaj okcidente.

Administra divido

La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urboj:

  1. Forchtenberg (5285 loĝantoj)
  2. Ingelfingen (5467)
  3. Krautheim (4650)
  4. Künzelsau (16228)
  5. Neuenstein (6705)
  6. Niedernhall (4142)
  7. Öhringen (25388)
  8. Waldenburg (3069)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bretzfeld (12608)
  2. Dörzbach (2566)
  3. Kupferzell (6532)
  4. Mulfingen (3677)
  5. Pfedelbach (9306)
  6. Schöntal (5636)
  7. Weißbach (2025)
  8. Zweiflingen (1779)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.