Distrikto Gyula | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Departemento Békés | ||
Ĉefurbo | Gyula | ||
- koordinatoj | 47° N, 21° O (mapo)46.5862621.22454Koordinatoj: 47° N, 21° O (mapo) | ||
Areo | 413,22 km² (41 322 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 37 043 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 89,64 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Gyula | |||
La Distrikto Gyula [djula] (hungare Gyulai járás) estas distrikto en Hungario en departemento Békés. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Rumanio en la sudorienta parto de la departemento (same en la sudorienta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Gyula, kiu estas urbo (dum la historio eĉ ĉefurbo de la departemento), krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la restinta komunumo estas vilaĝo.
La areo estas 413,22 km², kie loĝas 42 264 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj kaj bestobredadoj). La viandaĵo-prilaborado en Gyula estas tutlande konata, oni nomas specialan kolbason pri Gyula (gyulai).
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1883-1983, poste la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario. La distrikto rekreiĝis en 2013.
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Gyula
- alia urbo: Elek, kiu estas ankaŭ centro de rumana minoritato
- grandvilaĝo: Kétegyháza
- vilaĝo: Lőkösháza, kiu estas grava fervoja limpasejo
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio