La dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pole simpligite: Rozbiory Polski, litove Abiejų Tautų Respublikos padalinimai, beloruse Падзелы Рэчы Паспалітай) estis periodo en la historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795.
Genezo
Kaŭzo de la dispartigoj estis malkapablo de la lando al reformoj, kiuj povus fortigi militare Pollandon. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: Rusia imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio. Dispartigoj finis Polan-Litovan Union.
Sekvoj
- Unua dispartigo de Pollando la 5-an de aŭgusto 1772 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
- La dua: 23-an de januaro 1793 (Rusio kaj Prusio)
- La tria: 24-an de oktobro 1795 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
Interesaĵoj
- Habsburgoj estis ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro de 1795)
- Unu jaron post falo de la Insurekcio de Kościuszko regantoj de la Rusia Imperio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis la trian dispartigon de Pollando por ke la nomo de Pollando, laŭ la postulo de Rusio, neniam plu aperu — ĝi tamen reaperis post 123 jaroj.
- Turkio estis la sola regno kiu ne akceptis iun ajn dispartigon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.
Vidu ankaŭ
Korektoj de la dispartigoj:
- Varsovia Duklando (1807–1815)
- Viena kongreso (1814–1815)
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
- Radosław Paweł Żurawski Rozważania o upadku i odradzaniu się państw (z okazji setnej rocznicy odzyskania przez Polskę Niepodległości) Konsideroj pri falo kaj renaskiĝo de la ŝtato (okaze de la 100-a datreveno de reakiro de la sendependeco fare de Pollando)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.