Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
F81.0 | disleksia kaj disortografia perturbo | |
F81.1 | disortografia perturbo sen disleksio | |
F81.3 | kombinita evolua perturbo de lerneje akirataj kapabloj (kun aldona diskalkulio) | |
Disortografio estas difektita kapablo apliki ortografion. La malsanulo miksas majusklojn kaj minusklojn, skribas plurajn vortojn komune aŭ longajn vortojn poparte (tujvenis loko motivo), miksas similajn sonojn (s-z, p-b), aldonas literojn aŭ male ellasas ilin.
Disortografio ofte aperas kune kun disgrafio aŭ kun difektoj de prononcado, kiam oni miksas similajn sonojn (levorvero - revolvero, serĉas - ŝercas - ŝerĉas). Tamen ne temas pri lispado, ĉar izolajn sonojn la paciento prononcas ĝuste.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.