La dissonaĵo aŭ disonanco (de lat.: dis = „dis-“kaj sonare = „soni“) estas en la muziko la nomo por intervaloj kaj akordoj, kiuj laŭ tradicia muzikkompreno estas nepre dissolvendaj.
Precipe tiuj intervaloj estas dissonaj, kies frekvencoj havas malsimplajn nombroproporciojn, ekz. la granda septimo (15:8), la eta naŭto (32:15) kaj la eta sekundo (16:15). Plia akra dissonantaĵo estas la tritono.
Percepto de dissonantaĵoj
Dumpase de la historio la klasifikado de intervalo ŝanĝis al dissonantaĵo resp. kunsonantaĵo. Dum kiam la kvarto validis je la frua plurvoĉeco kiel klare kunsonanta (vd. kvartorganumo), la kontrapunkta komponado ĝin traktas kiel klare dissonanta (plejofte kiel kvartapoĝaturo). Ankaŭ la dissolvendeco de la kvartseksto-akordo montras sur tiun ĉi apartaĵon. Male la granda septimo: Ĝian karakterizan incitan akrecon oni sentas en la ĵazo kiel kunsonantaĵo, kiu ne postulas dissolvon (tamen nur tial, ĉar ĝi ekestas per tercitavoligo en akordo, generante tiel kolorsonon). Pro tio oni ankaŭ en la ĵazo devus ĝuste paroli pri septimo kiel dissonantaĵo. Ke oni sentas intervalon ne kiel dissonantaĵo, ne signifas, ke ĝi ne estas dissonantaĵo, sed la percepto de la dissonantaĵo ŝanĝiĝis. Ekz. en la ĵazo dissonantaĵoj ne plu devas esti dissolvotaj. Ili apartenas kiel kolorsonoj al la akorda sonuniverso de l' ĵazo. La orientuma muzikhistorio montras trans la jarcentoj la tendencon, pli kaj pli gravigi la dissonantaĵojn. Karakteriza por ĉi tiu evoluo estas la harmoniaro en la opero Tristan und Isolde de Richard Wagner, la akumulado de dissonantaĵoj sen dissolvo tamen aperas jam pli frue ĉe la plejmulto el la romantikaj komponistoj (komp. ekz. preludon e-minora op. 28,4 de Chopin). Finfine de la klasika moderno, ĉefe la maltonaleco de Schönberg kaj de siaj disĉiploj sukcesas „emancipi la dissonantaĵon“.
Pritraktado de dissonantaĵoj
En la tonala kunteksto oni dissolvas dissonantaĵojn per kadencoj.