La dislalio estas ekarto de la normoj de la gepatra lingvo. Ankaŭ la dialektoj estas parto de la normo. La fonemoj povas distordiĝi, ŝanĝiĝi aŭ elfali. La paroleraro povas eki laŭ iaj reguloj (nur en iuj vortoj, aŭ fronte, ene, aŭ voste de ili), aŭ esti nekonsekvenca.

Plej ofte la siblantoj aŭ la konsonanto r estas distordatai aŭ ŝanĝataj, kaj plej ofte la h elfalas.

La dislalio povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj iuj fonemoj disigas de la fonemoj de la gepatra lingvo.

Tipoj

Ĝi povas esti:

  • parta: nur kelkaj fonemoj estas misprononcitaj
  • ĝenerala: minimume 10 konsonantoj aŭ iuj vokaloj kaj iuj konsonantoj estas misprononcataj
  • nazala, la distordo de la nazaleco, kiu povas esti parta aŭ ĝenerala
  • fonetika
  • fonologika

Ju pli da fonemoj estas misprononcatja, des malpli oni povas kompreni la parolon. Se ĉiu konsonanto estas misprononcata, kompreni la parolon estas tre malsimple.

Estas ankaŭ aliaj formoj de la dislalio, kiuj estas nomataj laŭ la literoj de la greka aŭ de la hebrea alfabeto:

Perturboj de la elparolado
Litero Nomo Perturbo de la artikulacio
ΒβῆταBetacismomisprononco de la b
ΓγάμμαGammacismomisprononco de la g
ΔδέλταDeltacismomisprononco de la d
ΙἰῶταJotacismomisprononco de la j
ΚκάππαKappacismomisprononco de la k
ΛλάμβδαLambdacismomisprononco de la l
ΧχῖĤitismomisprononco de la ĥ
ΡῥῶKartavadomisprononco de la r, ne konfuzu kun rotismo
ΣσίγμαSigmatismomisprononco de la s; alternativa nomo de la lispado
ששיןŜetismomisprononco de la ŝ; alternativa nomo de blezado
ΤταῦTaucismomisprononco de la t

Se la fonemo estas ŝanĝita, oni nomas la eraron paralalio, kaj donas la para-prefikson al ĝia nomo.

Kaŭzoj

La dislalio povas havi multajn kaŭzojn: perturboj de la aŭdado aŭ la fonema aŭdado, malgrandaj eraroj de la parolorganoj, precipe de la buŝaj muskuloj, difekto de la dentoj, genetikaj kaŭzoj aŭ malbona modelo en la infanaĝo.

Korektado

La celo de la korektado estas, ke la dislaliulo povos paroli laŭ la normoj. Pro tio li antaŭe devas evoluigi la aŭdadon kaj la movadon de la parolorganoj. Poste li povas ekzercadi la fonemojn: elformi, uzi kaj aŭtomatigi ilin.

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.