Diskanto signifas ekde la komenco de la 17-a jarcento la plej altan instrumenton de muzikiloj konstruitaj je ĥoroj, ekz. diskantbombardo aŭ diskantvjolo. La tonamplekso de tiuj ĉi instrumentoj situis en la supra duono de la tuta tonamplekso kaj parte superis tiun de la kantvoĉo. Por nuntempaj instrumentoj, kiujn oni nur esceptokaze konstruas laŭ voĉfamilioj (ekz. bekflutoj), oni preferas la nomon soprano.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.