Dirk De fauw | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Dirk De fauw | |||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1957 (66-jaraĝa) en Varsenare | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Partio | Christen-Democratisch en Vlaams vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hilaire De fauw vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Bruĝo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dirk De fauw (Varsenare, 7-a de decembro 1957) estas belga CD&V-politikisto. Li estas filo de Hilaire De fauw, kiu estis membro de la komunuma estraro de Sint-Andries, provinca estrarano de Okcidenta Flandrio kaj deputito de la sama provinco. Dirk De fauw studis juron kaj estas advokato. Politike li nur aktivas je loka kaj provinca niveloj.
Politika kariero
- Membro de la komunuma estraro de Bruĝo ekde 1983.
- Membro de la provinca estraro de Okcidenta Flandrio ekde 1986.
- Skabeno pri publikaj laboroj de la urbo Bruĝo de 1995 ĝis 2000.
- Deputito de Okcidenta Flandrio de 2001 ĝis 2012.
Okaze de la loka baloto de 2012 li estris la liston de CD&V kaj estis kandidato por postsekvi Patrick Moenaert, kiu estis urbestro ekde 1995. Kun eta diferenco Sp.a venkis kaj ties kandidato Renaat Landuyt iĝis urbestro. Ekde 2013 De fauw iĝis skabeno kaj prezidanto de loka OCMW (Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn, Publika Centro por Socia Bonfarto). Ekde 2019 li estas urbestro.
Ekstara ligilo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.