![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Diono |
Diono | |
Natura satelito de Saturno (IV) | |
![]() astronomia simbolo | |
![]() | |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno IV[1] |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Diona vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Giovanni Domenico Cassini[1] |
Dato de malkovro | 21-a de marto 1684[1] |
Loko de malkovro | Parizo[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 1 (12-an de novembro 1980) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 377 400 km |
Discentreco | 0,002 |
Klinangulo | 0,002° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 2,737 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | (1 123 ± 3) km (averaĝe) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(21,095 ± 0,000 168) × 1021 kg (1,475 7 ± 0,0036) × 103 kg/m3 0,231 m/s2 510 m/s |
Rotacia periodo | Kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | 87 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
0,6[2] 0,55 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 10,4[3] |
Diono estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, la kvara pli granda, post Japeto.
Malkovro
La 21-an de marto 1684, Dionon malkovris la franca italdevena astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu ankaŭ malkovris Japeton, Reon kaj Tetison. Cassini nomis la kvar lunojn kiujn li malkovris: "Sidera Lodoicea" (Steloj de Ludoviko) honore al Ludoviko la 14-a.
John Herschel en 1847 donis al ĝi la nomon de la titanino (aŭ oceanidino) Diona, unua edzino de Zeŭso kaj patrino de Afrodito.
Fizikaj ecoj
Diono estas glacia astro, sed gia denso,(1 475 kg/m3) pensigas, ke ĝi entenas grandan kvanton (ĉ. 46%) da roko kaj silikatoj
Kvankam iomete pli malgranda, Diono similas al Reo, alia luno de Saturno: ambaŭ havas po malsimilajn duonsferojn: sur la "malantaŭa" duonsfero (laŭ la orbita movo) estas helaj strioj kiuj povas esti vulkanaj "cindroj" aŭ "neĝoj", sputitaj de glaciaj vulkanoj, la "antaŭa" duonsfero havas multenombraj krateroj
Samorbitaj lunoj
Du aliaj lunoj sekvas saman orbiton kiel Diono, en ties punktoj de Lagrange: Heleno en L4 kaj Polukso en L5
- Malantaŭa duonsfero, kun strioj da "vulkana neĝo"
- Diono fotita de Voyager 1
- Mondmapo de Diono
- Diono antaŭ Reo
- Diono, sur fono de Saturno
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
- ↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle Diono, el "Vido sur la Sunsistemo
- angle Diono el la paĝaro de NASA Arkivigite je 2009-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- france Diono, el la pagaro de Jean-Michel
- germane Diono, Heleno kaj Polukso
|