Diogo Antônio Feijó (1784-1843) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Diogo Antônio Feijó, pentrita de Sébastien Auguste Sisson (1824-1898) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-a de aŭgusto 1784 en San Paŭlo, Kapitaneco de San Paŭlo, Kolonia Brazilo | ||||
Morto | 10-a de novembro 1843 en San Paŭlo, Kapitaneco de San Paŭlo,Kolonia Brazilo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Partio | Partido Liberal vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • pastro vd | ||||
Aktiva en | Rio-de-Ĵanejro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Diogo Antônio Feijó (1798-1830) (San Paŭlo, Kapitaneco de San Paŭlo, Kolonia Brazilo, la 17-a de aŭgusto 1784 - San Paŭlo, Kapitaneco de San Paŭlo, Kolonia Brazilo, 10-an de novembro 1843) estis brazila filozofo, katolika sacerdoto kaj ŝtatestro. Li estis la reganto de la Imperio de Brazilo inter oktobro 1835 ĝis septembro 1837. Krom membroj de la imperia familio, li estis la unua liu okupis tiun postenon sole; la alia estis lia nomumita posteulo post lia eksiĝo, la Markizo de Olinda (1793-1870). Ambaŭ estis regantoj tiutempe de imperiestro Petro la 2-a daŭre li estis malpliaĝa. Li estis politika malamiko de aliaj du paŭlistanoj, la fratoj Andrada José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838) kaj Martim Francisco Ribeiro de Andrada (1775-1844)
Vivo
Li estis lasita ĉe la pordo de la domo de pastro Fernando Lopes de Camargo, kiu bonvenigis kaj baptis lin. Li estis la ekstergeedza filo de la fraŭlino Maria Joaquina Soares de Camargo kaj, laŭ kelkaj biografoj, filo de la kanoniko de la Diocezo de San-Paŭlo, Manuel da Cruz Lima.[1] Feijó ricevis sian fruan edukon en klerikala kolegio de San-Paŭlo. En 1807 li estis ordinita pastro, kaj baldaŭ poste komencis instrui en la ŝtato Paraibo.
En 1820 la liberala revolucio triumfis en Portugalio, kaj Feijó estis sendita kiel reprezentanto de la provinco de San-Paŭlo al la portugala asembleo ( portugale: Cortes Portuguesas aŭ Portugala Kortumo) en Lisbono, al kiu li ekpartoprenis la 11-an de februaro 1822. La 25-an de aprilo , li faris elokventan paroladon en defendo de la brazilaj rajtoj, kiuj estis minacataj de la portugala plimulto en la asembleo. La brazilaj deputitoj estis malsukcesaj en siaj postuloj, kaj Feijó, kune kun kvin aliaj, sekrete forlasis Lisbonon al Falmouth, en la Kornvalo. Tie, la 22-an de oktobro 1822, li publikigis manifeston klarigantan sian konduton. Feijó poste revenis al Brazilo kaj retiriĝis al Itu.
En 1824 Dom Petro la 1-a alsendis proponitan konstitucion al la municipoj de la imperio, kiu estis preskaŭ unuanime akceptita, krom ĉe Itu, kie Feijó proponis ŝanĝi ĝin. La provinco San-Paŭlo elektis lin sinsekve al la parlamentoj de 1826-29 kaj 1830-1833. En 1827, li proponis la forigon de la klerikala fraŭleco, kaj en 1828 prezentis projekton por la reformo de municipoj.
En 1831 Feijó estis nomumita ministro de justico fare de la vicregistaro, kaj en tiu pozicio li dissolvis sendisciplinajn armeajn korpojn, la 7-an de oktobro 1831 li kontrolis la revolucion en la "Ilha das Cobras"[2], la 10-an de oktobro li organizis korpon de armea polico, kaj en 1832 subpremis alian ribelon. En 1833 li estis nomumita porviva senatano kaj en 1834 la elektistoj de la imperio igis lin reganto de Brazilo. En la tago antaŭ lia elekto kiel reganto, li estis nomumita episkopo de Mariana, sed li rifuzis la oferton pro politikaj kialoj.
Li ekoficis kiel reganto la 12-an de oktobro 1835. Kiel reganto, li politike premis por liberalaj kaj progresemaj reformoj, sed liaj politikoj estis renkontitaj kun tia furioza opozicio de la konservativuloj ke, la 18-an de septembro 1837, li prirezignis sian oficejon, demisiis al San-Paŭlo kaj ne aperis en la Senato denove ĝis 1838. Li funkciis kiel Prezidanto de la Senato de 1839 ĝis 1840.
En 1842 li redaktis politikan artikolon nomitan "O Justiceiro"[3] ĉirkaŭ 1842. En la sama jaro eksplodis revolucio apud Campinas, kie vivis Feijó, kaj, kvankam malfortigita pro sia aĝo kaj malsano, li prenis sur sin la respondecon de la movado, kaj, venkite, estis arestita, kondukita al Santos, kaj de tie al Rio-de-Ĵanejro, juĝota de la Senato. Li sukcesis klarigi sian konduton antaŭ tiu korpo, kaj tio montriĝis la lasta ago de lia politika vivo, ĉar li mortis baldaŭ poste.
Vidu ankaŭ
- Teófilo Ottoni (1807-1869)
- Deodoro da Fonseca (1827-1892)
- Evaristo da Veiga (1799-1837)
- Hipólito da Costa (1774-1823)
- José Saturnino da Costa Pereira (1771-1852)
- Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857)
- José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838)
- Markizino de Santos (1797-1867)
- José da Costa Carvalho (1796-1860)
- Diogo Antônio Feijó (1784-1873)
- Senatano Vergejro (1778-1859)
- Carneiro Leão (1801-1856)
- Machado de Assis (1839-1908)
Referencoj
- ↑ Mapa Memória Da Administração Pública Brasileira
- ↑ La "Ilha das Cobras" aŭ "Insulo de la Vipuroj" lokiĝas en la Guanabara Golfo en la urbo kaj ŝtato de Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
- ↑ La ĵurnalo "O Justiceiro" estis fondita de Diogo Antônio Feijó, kaj eldoniĝis inter 1834-1835. Feijó ankaŭ estis kunlaborinto de la ĵurnalo "O Paulista", eldonita en la urbo Sorocaba