Diocezo de Aragacotn | ||
---|---|---|
Armenian Apostolic Church diocese | ||
Komenco | 1996 vd | |
Lando(j) | Armenio vd | |
Sidejo | Oŝakan | |
Ĉefestro(j) | Mkrtich Proshyan vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Diocezo de Aragacotn (armene : Արագածոտնի թեմ Aragacotni tem ), estas diocezo de la Armena Apostola Eklezio kovranta la provincon Aragacotn de Armenio. La nomo devenas de la historia kantono Aragacotn de Ajrarat de Armena Reĝlando.
La diocezo estis oficiale fondita la 30-an de majo 1996, fare de la Katolikoso Garegino la 1-a. La dioceza ĉefsidejo situas en la provinca ĉefurbo Aŝtarako, dum la katedralo de la diocezo estas la Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc en la proksima vilaĝo Oŝakan. Episkopo Mkrtiĉ Broŝjan estas nuntempe la primaso de la diocezo, servante ekde 2009.[1][2]
Historio
Historie, la teritorio de nuntempa Aragacotn estis reguligita de la Ararata Pontifika Diocezo kaj la Diocezo de Ŝirak. La urboj Aŝtarako kaj Aparano kune kun iliaj vilaĝoj estis sub la jurisdikcio de la Ararata diocezo, dum la urbo Talin kaj la ĉirkaŭaj regionoj estis sub la jurisdikcio de la diocezo de Ŝirak.
Post la sendependeco disde Sovetunio, Armenio estis dividita en provincojn bazitajn sur la teritoria administracia reformo de 1995. Dum la sekva jaro, la Diocezo de Aragacotn estis oficiale fondita per encikliko eldonita de Katolikosa Garegino la 1-a la 30an de majo 1996. La Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc en Oŝakan funkciis kiel la sidejo ekde la formado de la diocezo.
Nuntempe la diocezo Aragacotn havas 29 preĝejojn kaj 9 kapelojn sub sia jurisdikcio.
Aktivaj preĝejoj
Jen la listo de preĝejoj, monaĥejoj kaj kapeloj funkciantaj sub la jurisdikcio de la Diocezo de Aragacotn, kune kun ilia loko kaj jaro de konsekro:
Preĝejoj
- Baziliko de la Sankta Kruco, Aparan , 4-5-a jarcentoj
- Preĝejo de Sankta Johano, Mastara, 5-a jarcento
- Preĝejo Karmravor, Aŝtarako , 7-a jarcento
- Preĝejo Sankta Stefano, Koŝ, 7-a jarcento
- Preĝejo Sankta Johano, Bjurakan , 10-a
- Preĝejo de la Sankta Dipatrino, Otevan , 11-a jarcento
- Preĝejo de la Sankta Dipatrino, Aŝnak , 11-a jarcento, rekonstruita en 2013
- Preĝejo Sankta Mariane, Aŝtarako, 1271
- Preĝejo Sankta Gregorio, Parpi, 13-a jarcento
- Preĝejo Sankta Sarkis, Aŝtarako, 17-a jarcento
- Preĝejo Sankta Dipatrino, Karbi , 1693
- Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc, Oŝakan, 1879
- Preĝejo Sankta Johano, Melikgjugh , 1891
- Preĝejo Sankta Dipatrino, Aparan, 19-a jarcento
- Preĝejo Sankta Georgo, Talin, 19-a jarcento
- Preĝejo Sankta Georgo, Koŝ , 19-a jarcento
- Preĝejo Akunk, Akunk , 19-a jarcento
- Preĝejo Sankta Dipatrino, Kuĉak, 1900
- Preĝejo Sankta Dipatrino, Nor Jedesia, 1999
- Preĝejo Sankta Stefano, Ĉknagh, 2004
- Preĝejo Sankta Gregorio de Narek, Ghazaravan, 2005
- Preĝejo Sankta Nŝan, Berkarat , 2011
- Baziliko de la Sankta Kruco, Aparan, 4-5 jarcentoj
- Preĝejo de Sankta Johano, Mastara, 5a jc.
- Karmravor, Aŝtarako, 7a jc.
- Sankta Johano, Koŝ, 7a jc.
- Sankta Johano, Bjurakan, 10a jc.
- Sankta Dipatrino, Otevan, 11a jc.
- Sankta Dipatrino, Aŝnak, 11-a jc., rekonstruita en 2013
- Sankta Mariane, Aŝtarako, 1271
- Sankta Gregorio, Parpi, 13-a jc.
- Sankta Sarkis, Aŝtarak, 17a jc.
- Sankta Dipatrino, Karbi, 1693
- Katedralo Sankta Mesrop Maŝtoc, Oŝakan, 1879
- Sankta Johano, Melikgjugh, 1891
- Sankta Dipatrino, Aparan, 19a jc.
- Sankta Georgo, Talin, 19a jc.
- Sankta Gregorio, Koŝ, 19a jc.
- Sankta Dipatrino, Kuĉak, 1900
Monaĥejoj
- Monaĥejo Hovhannavank, Ohanavan, 1216
- Monaĥejo Saghmosavank, Saghmosavan, 1221
- Monaĥejo Tegher proksime al Tegher, 13a jc.
- Monaĥejo Sankta Georgo, Mughni, 14a jc.
- Hovhannavank, Ohannavan, 1216
- Saghmosavank, Saghmosavan, 1221
- Tegher, 13a jc.
- Monaĥejo Mughni, Mughni, 14-a jc.
Kapeloj
- Sanktejo Tuĥ Manuk, Oŝakan, 12-13-a jarcentoj
- Kapelo Tuĥ Manuk, Mastara, 13a jc.
- Kapelo Sankta Gregorio, Oŝakan, 13a jc.
- Kapelo ankta Tadeo, Oŝakan, 13a jc.
- Kiraknamut, Antarut, 13a jc.
- Kapelo Sankta Gregorio, Mastara, 17a jc.
- Kapelo Sankta Narek, Ĉknagh, 1830, rekonstruita en 2003
- Kapelo de Virgulino Sanduĥt, Talin, 19a jc.
- Kapelo Sankta Minas, Mastara, 19a jc.
- Kapelo sanktaj Maria kaj Elizabet, Araji, 2002
- Kapelo Sankta Dipatrino, Jernĝatap, 2007
- Kapelo Sankta Dipatrino, Agarak, 2008
- Sankta Triunuo, Aparan, 2012
- Tuĥ Manuk, Oŝakan, 12-13 jc.
- Tuĥ Manuk Chapel, Mastara, 13a jc
- Sankta Gregorio, Oŝakan, 13a jc.
- Sankta Tadeo, Oŝakan, 13a jc.
- Kiraknamut, Antarut, 13a jc.
- Sankta Gregorio, Mastara, 17a jc.
- Virgulino Sanduĥt, Talin, 19a jarcento
- Sankta Minas, Mastara, 19a jc.
- Sankta Triunuo, Aparan, 2012
Referencoj
- ↑ Արագածոտնի թեմը ձևավորվել է 1996թ. մայիսի 30-ին. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2020-09-15.
- ↑ Primate of the Diocese of Aragatsotn. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2020-09-15.