Diocezo de Ŝirak | ||
---|---|---|
Diocezo | ||
![]() Katedralo de la Dipatrino de Gjumri Katedralo de la Dipatrino de Gjumri | ||
Armenian Apostolic Church diocese [+] | ||
Lando | Armenio | |
- koordinatoj | 41° N, 44° O (mapo)40.78616111111143.842830555556Koordinatoj: 41° N, 44° O (mapo) [+] | |
|
||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
![](../I/%D4%B3%D5%B5%D5%B8%D6%82%D5%B4%D6%80%D5%AB%D5%AB_%D5%86%D5%A1%D5%BE%D5%A1%D5%BF%D5%AB%D5%BA_%D5%B7%D5%A5%D5%B6%D6%84%D5%A8_01.JPG.webp)
Diocezo de Ŝirako (armene : Շիրակի թեմ Shiraki tem ), estas unu el la diocezoj de la Armena Apostola Eklezio kovranta la nordajn kaj mezajn partojn de la provinco Ŝirak de Armenio. Ĝi preskaŭ kovras 2 trionojn de la provinco, ĉar la sudaj urboj Artik, Maralik kaj iliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj estas ekskluditaj.
La diocezo estis oficiale fondita la 31-an de aŭgusto 1920, per encikliko eldonita de Katolikoso Georgo la 5-a. La sidejo de la diocezo estas la Katedralo Sankta Dipatrino en Gjumri. La prelata konstruaĵo situas sur la strato Riĵkov proksime de la katedralo, en la centro de Gjumri.[1]
Historio
En la finaj tagoj de la Unua Respubliko de Armenio, la diocezo estis establita per encikliko de Katolikoso Georgo la 5-a la 31-an de aŭgusto, kio apartigis ĝin de la Ararata Pontifika Diocezo.[2]
La prelata konstruaĵo de la Diocezo de Ŝirak situas sur la strato Varpetac de Gjumri, proksime al la placo Vartananc . Ĝi estis projektita de Hovhannes Katĉaznuni kaj konstruita komence de la 20-a jarcento.
La 2-an de decembro 2012, la suda urbo Artik kaj la ĉirkaŭaj 23 vilaĝoj estis apartigitaj de la Diocezo de Ŝirak por formi la nove establitan Diocezon de Artik.
Nuntempe la diocezo havas 8 aktivajn preĝejojn sub sia jurisdikcio en la urbo Gjumri, kune kun multaj aliaj preĝejoj en la provinco Ŝirak.
Referencoj
- ↑ Diocezo de Ŝirako. Arkivita el la originalo je 2014-03-18. Alirita 2020-09-15.
- ↑ Catholicos Gevorg Surenyants. Arkivita el la originalo je 2017-08-03. Alirita 2020-09-15.