Dioceza Televidkanalo-Popular TV | |
---|---|
Ĝeneralaj informoj | |
Landoj | Hispanio |
Komenciĝo de elsendoj | |
Dioceza Televidkanalo-Popular TV, en hispana origine Canal Diocesano-Popular TV estas loka televidĉeno hispana de Toledo (Kastilio-Manĉo). Ĝi apartenas al la Fondaĵo Radio Santa María de la Diocezo de Toledo kun Radio Santa María kaj la ĉiusemajna gazeto Padrenuestro (Patro nia).
Historio
Canal Diocesano estis kreata en 1997, dum la arkiepiskopado de la kardinalo Francisco Álvarez Martínez, arkiepiskopo de Toledo, pere de la Fondaĵo Radio Santa María.
En 2003 la Dioceza Televidkanalo asociiĝis al la reto de televidkanaloj Popular TV de la Ĉeno COPE.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.