Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dinhard (stacidomo). |
Dinhard | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Vinterturo |
Koordinatoj | 47° 33′ 28″ N 8° 46′ 1″ O / 47.55778 °N, 8.76694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 28″ N 8° 46′ 1″ O / 47.55778 °N, 8.76694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1382 |
Areo | 7,15 km² |
Alteco | 434 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8474 |
Komunumkodo | 0216 |
Pri la komunumo
Dinhard estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1382 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Dinhard situas en la Zurika Vinlando. Norde la komunumo limas al Thalheim ĉe Turo en la distrikto Andelfingen kaj al Altikon. Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la Ziegellageto kaj meze en naturrezervejoj la Gurilago kiuj estas belaj biotopoj.
Al la komunumo apartenas la municipoj Eschlikon, Welsikon, Vorder-Grüt, Ausser-Dinhard kaj Kirch-Dinhard.
Najbaraj komunumoj
Sude la komunumo limas al la urbo Vinterturo, oriente al Rickenbach kaj okcidente al Dägerlen.
Trafiko
La vilaĝo Welsikon de la komunumo Dinhard situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Stein ĉe Rejno, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S29 de la Zurika Trafik-Unio. La veturado al Vinterturo daŭras 15 minutojn. La ceteraj komunumpartoj atingeblas per poŝtaŭtolinio.
Historio
En tombmonteto ĉe la Riedmuelejo oni trovis en la jaro 1943 urnon el la Hallstatt-epoko. Temas pri la plej frua pruvo de homa setlado en Dinhard. La unua skriba mencio de Dinhard datiĝas el la jaro 1275.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Dinhard
- Dinhard en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|