Habsburgoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio | ||
Apero | 11-a jarcento vd | |
Fino | 1780 vd | |
Lando | arkiduklando Aŭstrio • Reĝlando de Kastilio • Kronlando de Aragono • Ibera Unio • Reĝlando Portugalio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Guntram the Rich vd | |
Branĉo de | Etichonids vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo. El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.
La nomo venas de Kastelo Habsburgo en la hodiaŭa komunumo Habsburgo la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Sian pralandaron la Habsburgoj definitive perdis en la jaro 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Li mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.
La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Loreno.
Habsburgo-Loreno
En 1740 mortis imperiestro Karlo la 6-a sen viraj heredantoj. Lia filino Maria Terezia edziniĝis kun Francisko la 1-a Stefano de Loreno; ili ambaŭ fariĝis la pragepatroj de la nova dinastio Habsburgo-Loreno.
Habsburgo: Gravaj dinastianoj
Kelkaj regantoj el la dinastio:
Sankta Romia Imperio: Habsburgo
Imperiestroj.
- Rudolfo la 1-a de Habsburgo 1273-1291
- Alberto la 1-a de Habsburgo 1298-1308
- Albreĥto la 2-a de Habsburgo 1438-1439
- Frederiko la 3-a: 1452 - 1493 (reĝo ekde 1440)
- Maksimiliano la 1-a: 1508 - 1519 (reĝo ekde 1486)
- Karolo la 5-a: 1519 - 1556
- Ferdinando la 1-a: 1558 - 1564
- Maksimiliano la 2-a: 1564 - 1576
- Rudolfo la 2-a: 1576 - 1611
- Matiaso la 1-a: 1612 - 1619
- Ferdinando la 2-a: 1619 - 1637
- Ferdinando la 3-a: 1637 - 1657
- Ferdinando la 4-a: reĝo 1653 - 1654
- Leopoldo la 1-a: 1658 - 1705
- Jozefo la 1-a: 1705 - 1711
- Karlo la 6-a: 1711 - 1740
Hispanio
Reĝoj de Hispanio dum du jarcentoj, kaj dum 1581-1640 ankaŭ de Portugalio.
- 1504-1506 Filipo la 1-a (Kastilio), edziĝinta kun Johana de Kastilio, filino de la "Katolikaj Gereĝoj"
- 1516-1556 Karlo la 1-a, estis ankaŭ imperiestro Karlo la 5-a
- 1556-1598 Filipo la 2-a, estis ankaŭ 1581-1598 Filipo la 1-a de Portugalio
- 1598-1621 Filipo la 3-a, estis ankaŭ 1598-1621 Filipo la 2-a de Portugalio
- 1621-1665 Filipo la 4-a, estis ankaŭ 1621-1640 Filipo la 3-a de Portugalio
- 1665-1700 Karlo la 2-a
Habsburgo-Loreno: Gravaj dinastianoj
Kelkaj regantoj el la dinastio:
Sankta Romia Imperio: Habsburgo-Loreno
Imperiestroj.
- 1745-1765 Francisko la 1-a Stefano de Loreno, edzo de Maria Terezia
- 1765-1790 Jozefo la 2-a, filo de Maria Terezia
- 1790-1792 Leopoldo la 2-a
- 1792-1806 Francisko la 2-a Jozefo Karlo
Aŭstra imperio, ekde 1867 Aŭstrio-Hungario
Imperiestroj.
- 1804-1835 Francisko la 1-a
- 1835-1848 Ferdinando la 1-a
- 1848-1916 Francisko Jozefo la 1-a
- 1916-1918 Karlo la 1-a
Ne-reganto: tronheredonto Franz Ferdinand, murdita 1914 en Sarajevo
Meksiko
Imperiestro.
- 1864-1867 Maksimiliano
Aliaj dinastianoj
Nekompleta listo.
Bildaro
flago de la Habsburga monarkio (stato de 1869) blazono de la Habsburga Imperiestro de la Sankta Romia Regno montranta ĝiajn diversajn teritoriojn mezepoka blazono de la dinastio
Kora Kripto
En la Aŭgustena preĝejo en Vieno estas la Kapelo Loreto, sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas koroj de la anoj de la Habsburga dinastio[1].
Vidu ankaŭ
Interesaĵo
Habsburgoj estis ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro de 1795)
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.