Dinamo Minsko | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | ФК Дынама Мінск | ||
Fondita | la 18-an de junio 1927 | ||
Stadiono | principe stadiono Dinamo (Стадыён Дынама), ekde decembro 2012 pro trakonstruo de ĝi anstataŭe la stadiono Traktar (Трактар, antaŭe nomita beloruse Стадыён Чырвоны Сьцяг, ruse Стадион ДСО «Красное знамя», do stadiono DSO "Ruĝa Flago") | ||
Kapacito | 16 500 | ||
Prezidanto | Jurij Ĉiĵ (beloruse Юрый Чыж, ruse Юрий Чиж) | ||
Trejnisto | Sergej Gurenko (beloruse Сяргей Гурэнка; ruse Сергей Гуренко) | ||
Ligo | Belorusia Unua Ligo | ||
2022 | 4-a | ||
| |||
Dinamo Minsko – beloruse ФК Дынама Мінск, ruse ФК Динамо Минск - estas profesia futbalklubo de Belorusio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la urbo Minsko. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio. Interalie en 1982 ĝi ĉampionis en tiu ligo. Klubaj koloroj estas hela bluo kaj blanko. La nomo de la klubo plurfoje ŝanĝiĝis: En 1927 la klubo fondiĝis kiel Dinamo Minsk, en 1954 refondiĝis kiel Spartak Minsk, en 1959 alinomiĝis Belarus Minsk kaj ekde la jaro 1962 denove nomiĝas Dinamo Minsk. Ludejo de la klubo principe estas la samnoma stadiono Dinamo (Стадыён Дынама) en Minsko, la plej granda de la lando, tamen momente ekde decembro 2012 pro trakonstruo de ĝi anstataŭe la stadiono Traktar (Трактар, antaŭe nomita beloruse Стадыён Чырвоны Сьцяг, ruse Стадион ДСО «Красное знамя», do stadiono DSO "Ruĝa Flago"), la dua plej granda stadiono de la lando, same en Minsko.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo ruse kaj angle
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Dinamo Minsko – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)