Dinamika ekvilibro estas ekvilibro de kelkaj konkurantaj procezoj. Ĉi tio ofte estadas en fiziko kaj kemio.
Ekzemplo el kemio. Estas du miksitaj substancoj, A kaj B (konkretan ekzemplon vidu ĉe duonpeza akvo).
Substanco A kontinue traformiĝas en substancon B kaj samtempe substanco B kontinue traformiĝas en substancon A. Rapidecoj de la traformiĝoj dependas de kvantoj da haveblaj substancoj en ĉiu momento.
Se substanco A estas en pli granda kvanto, ĝi ĝenerale pli rapide traformiĝas. Ankaŭ la samo estas pri B.
- MA - maso da substanco A;
- MH - tuta havebla maso da la substancoj;
- RA - rapideco de traformiĝo de substanco A en substancon B, maso en unuo da tempo;
- RB - rapideco de traformiĝo de substanco B en substancon A, maso en unuo da tempo.
Se la tuta maso estas konstanta, do maso da substanco B MB = MH - MA .
Videblas, ke kiam MA = MAE rapidecoj de traformiĝoj en ambaŭ direktoj estas la samaj kaj la sistemo estas stabila.
MAE estas ekvilibra maso da substanco A.
Ekvilibra maso da substanco B MBE = MH - MAE .