Dimitrij Ljasuk | |
---|---|
Dimitrij Ljasuk | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1978 (45-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario • Sovetunio |
Alma mater | Altlernejo de Szolnok • Altlernejo Dénes Gábor |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • ekonomikisto • mediprotektulo • reklamisto |
Dimitrij Ljasuk [ljaŝuk], ukraine Димитрій Ляшук laŭ hungarlingve kutima nomordo Ljasuk Dimitry estas hungara reklamisto, filmisto.
Dimitrij Ljasuk[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1978 en Leningrado (Sovetunio).
Biografio
Dimitrij Ljasuk naskiĝis en varia ukraina-hungara familio. Ekde sia aĝo 1 li vivas en Hungario. Post lernado li iris al Los-Anĝeleso, sed lia plulerno pro financaj problemoj fiaskis. Li revenis al Hungario kaj vivtenis sin el reklamoj. En 2004 li fondis firmaon pri reklamoj. Ekde sia infanaĝo li interesiĝis pri fotado. Li neniam studis filmadon, tamen li debutis kiel filmisto en 2018. Liaj ŝatataj temoj estis la medioprotektado kaj Tiso (lago). Li kreis la filmojn sola en ĉiuj fazoj. Li aŭ liaj filmoj ricevis premiojn inter 2019-2021.
Liaj filmoj (elekto)
- Tisza-tavi kalandok nyár (2018)
- Három nap Pokorny Liával a Tisza-tavon (2019)
- Duna-Tisza torkolat (2020)
- Tékasztorik 2 (2020) - rolanto kiel Ervin Kis
- A Tisza nevében (2021) - reĝisoro, kameraisto, filmomuntisto, prezentisto
- Jóreménység-sziget (2022)