Dilbert | |
---|---|
bildostrio • comic strip series • retrakonto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Scott Adams |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldonejo | Andrews McMeel Publishing |
Ĝenro | humuraĵo • office humor • satiro |
Dilbert estas ĉiutaga bildostrio kreita de la usona bildliteraturisto Scott Adams. La bildstrio satiras pri oficeja laboro, nekompetentaj ĉefoj kaj sociaj misrilatoj.
La ĉefrolulo Dilbert, fake kompetenta sed socie misfunkcianta inĝeniero, laboras en fikcia entrepreno, kiu produktas ian specon de (neniam ekzakte priskribitaj) varoj. Liaj ĉefoj estas malkompetentaj, kaj ĉiuj roluloj, ĉefoj kaj kolegoj havas sociajn misfunkciojn, kio kaŭzas diversajn miskomprenojn kaj problemojn en la laborejo.
La bildstrion karakterizas tre simpla, kruda desegnostilo.
Gravaj roluloj
- Dilbert, fake kompetenta sed socie misfunkcianta inĝeniero
- Dogbert, lia hundo, kiu malestimas lin; kelkfoje vendas ekstreme multekostajn sed senvalorajn laborkonsilojn al firmaoj
- Wally, maldiligenta kolego de Dilbert, kiu pli blufas ol laboras
- Alice, inteligentega kaj diligentega kolegino de Dilbert, sentas sin ofte diskriminaciata ĉar ŝi estas virino
- Asok, laboreja praktikanto el Barato, neniam ricevas rekonon pro sia superinteligento
- La pinthara ĉefo, ne komprenas ion ajn, precipe ne sian propran malkompetenton
Eksteraj ligiloj
- dilbert.com, oficiala retejo Arkivigite je 2018-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.