Dicrurus hottentottus striatus | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La Dikruredoj (Dicruridae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, kiuj troviĝas en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj Aŭstralio.
Dikruredoj manĝas prefere insektojn, ili vivas en arbustaro aŭ en maldensa arbaro. Ili metas 2-4 ovojn en nesto alte en arbo. Dikruredoj estas agresemaj kaj sentimaj; ili atakas ankaŭ grandajn rabobirdojn, se temas pri defendo de sia nesto.
Taksonomio
Nuntempe la scienca interkonsento pri taksonomio estas ke la familio de Dikruredoj enhavas nur unu genron Dicrurus (dikruroj aŭ drongoj). En 2008 Leslie Christidis kaj Walter Boles laŭ biogeografiaj kaj morfologiaj konsideroj proponis vastigi la familion kaj enhavigi kiel subfamiliojn ripiduredojn (sub nomo Rhipidurinae), kaj kelkajn tribojn de monarĥedoj (kiel Monarchinae kaj Grallininae),[1] tamen ĝis nun ilia ideo ne iĝis vaste akceptata.
Antaŭe oni apartenigis al dikruredoj ankaŭ genron Chaetorhynchus, kiu enhavas la solan specion Chaetorhynchus papuensis (Papua drongo), endemian en Nov-Gvineo. Surbaze de kaj morfologiaj, kaj genetikaj faktoj, Chaetorhynchus nun estas metita en kun ripiduredoj.[2]
Specioj
La genro Dicrurus enhavas 28 speciojn:[3]
Bilda | Kutima nomo | Scienca nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Drongo de Ludwig | Dicrurus ludwigii | suda Afriko. | |
Drongo de Sharpe | Dicrurus sharpei | suda Sudsudano kaj uesta Kenjo ĝis Demokrata Respubliko Kongo (DRK) kaj Niĝerio | |
Brilanta drongo | Dicrurus atripennis | Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, DRK, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, kaj Togolando | |
Funebra drongo | Dicrurus adsimilis | Gabono, RK, DRK, Angolo, nord-uesta Zambio, Namibio, Botsvano, kaj nord-uesta Sudafriko | |
Modesta drongo | Dicrurus modestus | de Niĝerio kaj Kameruno gis DRK kaj Angolo | |
Komora drongo | Dicrurus fuscipennis | Komoroj | |
Aldabra drongo | Dicrurus aldabranus | Sejŝeloj | |
Kresta drongo | Dicrurus forficatus | Madagaskaro kaj Komoroj | |
Majota drongo | Dicrurus waldenii | Majoto | |
Nigra drongo | Dicrurus macrocercus | Irano tra Pakistano, Bharato, Bangladeŝo, kaj Srilanko eosten al suda Ĉinio kaj Indonezio, ankaŭ okaze vizita al Japanio | |
Cindra drongo | Dicrurus leucophaeus | eosta Afganio eosten al suda Ĉinio, Rjukju-insularo (aparte Okinavo), kaj Indonezio | |
Blankventra drongo | Dicrurus caerulescens | Bharato kaj Srilanko | |
Kornikbeka drongo | Dicrurus annectens | Bangladeŝo, Bhutano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Bharato, Indonezio, Laŭio, Malajzio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajio, kaj Vjetnamio. | |
Bronza drongo | Dicrurus aeneus | de uesta Utaraĥando al Hindoĉinio kaj Hajnano, Malaja duoninsulo, Sumatro kaj norda Borneo | |
Malgranda drongo | Dicrurus remifer | Bangladeŝo, Bhutano, Kamboĝo, Bharato, Indonezio, Laŭio, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajio, kaj Vjetnamio | |
Balikasio | Dicrurus balicassius | Filipinoj | |
Striata drongo | Dicrurus striatus | Filipinoj | |
Hotentota drongo | Dicrurus hottentottus | de Bangladeŝo, Bharato, kaj Bhutano tra Hindoĉinio al Ĉinio, Indonezio, kaj Brunejo. | |
Tablas-insula drongo | Dicrurus menagei | Filipinoj | |
Palavana drongo | Dicrurus palawanensis | Provinco Palavano | |
Sumatra drongo | Dicrurus sumatranus | Sumatro | |
Wallace-linia drongo | Dicrurus densus | apud linio de Wallace en Indonezio kaj Orienta Timoro. | |
Sulavesa drongo | Dicrurus montanus | Sulaveso | |
Vila drongo | Dicrurus bracteatus | Aŭstralio, Novgvineo, Indonezio | |
Grandbeka drongo | Dicrurus megarhynchus | insulo Novirlando en Bismarkoj, Papuo-Novgvineo | |
Andamana drongo | Dicrurus andamanensis | Andamanoj | |
Paradiza drongo | Dicrurus paradiseus | de Bharato ĝis Borneo kaj Javo | |
Srilanka drongo | Dicrurus lophorinus | Srilanko | |
Referencoj
- ↑ Christidis, Les; Walter Boles (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Csiro Publishing, Australia. p. 174
- ↑ (2009) “The systematic affinity of the enigmatic Lamprolia victoriae (Aves: Passeriformes)—An example of avian dispersal between New Guinea and Fiji over Miocene intermittent land bridges?”, Molecular Phylogenetics and Evolution 48 (3), p. 1218–1222. doi:10.1016/j.ympev.2008.05.038.
- ↑ Orioles, drongos, fantails. World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union (2018). Alirita 29 March 2018.