Diĥotomio (greke dĭchŏtŏmos „distranĉita“ el dicha „disigita en du partojn“ und tome „tranĉo“) signifas la dispartigon de substanco en du partojn, aŭ la klasifikadon de esplorataj eroj en du klasojn.
1. En biologio kaj homa anatomio foje temas pri simetria disbranĉiĝo, ekzemple de la traĥeo al du samgrandaj ĉefaj bronkoj. Ĝenerale tamen celatas la dua difino:
2. En matematiko, filozofio, logiko kaj lingvistiko konkrete difiniĝas, ke temas pri la divido de terminoj en du subgrupojn, kiuj reciproke ekskludas sin - do necesas aparteni al unu subgrupo, ne eblas aparteni al ambaŭ aŭ neniu el ili.
Ekzemploj
- la disdivido de la nombroj en racionalajn kaj neracionalaj nombroj
- la filozofia divido inter vera kaj malvera en senco de nesuperebla malo,
- la statistika divido de homa sekso inter vira kaj ina.
Diĥotomia divido signifas, ke du malaj subgrupoj komplete kovras la tutan grupon. Nekompleta aŭ duobla subgrupigo neeblas. La sumigo de ambaŭ dubgrupoj rezultigas la originan grupon.