Digitoksino estas steroida glikozido kun kemia formulo de C41H64O13.
Ĝi estas gajnita el folioj de purpura digitalo (Digitalis purpurea). Ĝia efiko similas al tiu de digoksino, el lana digitalo Digitalis lanata, sed ĝi havas do pli longan duoniĝan tempon kaj sekreciiĝas per la hepato.
Oni povas produkti (izoli) el 10 kilogramoj da digitalaj folioj 6 gramojn da digitoksino.
Komercaj nomoj
- monopreparaĵoj
Digimed (Germanio), Digimerck (Germanio, Aŭstrio)
- kombinaj preparaĵoj
Augentonicum Stulln (Svislando)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.