modela bildigo de la miksiĝo de du substancoj per difuzo

Difuzo (de la latina vorto diffundere „disverŝiĝi, disiĝi, etendiĝi“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas fenomeno en kiu gaso, lumo, varmo disiĝas al ĉiuj direktoj. Rezulto estas homogena miksaĵo de du aŭ pli da substancoj en la spaco en kiu la difuzo eblas. La fenomeno baziĝas je la molekula moviĝo en 1827 science priskribita kaj remalkovrita de la skota botanikisto Robert Brown, nomata Braŭna molekula moviĝo honore al li.

Difuzo ankaŭ povas funkcii tra tralasebla(j) membrano(j), kaj gravas en la fenomeno de osmozo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.