Distrikto Dietikon
Blazono de Dietikon
Mapo de la distrikto Dietikon
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
ĈeflokoDietikon
Koordinatoj 47° 24′ N  24′ O / 47.400 °N, 8.400 °O / 47.400; 8.400 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ N  24′ O / 47.400 °N, 8.400 °O / 47.400; 8.400 (mapo)
Nombro de loĝantoj75675 (2007-12-31)
Areo60,06 km²
Loĝantardenseco1259,99 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0111

La distrikto Dietikon estas urbeca distrikto en Nordokcidento de la Kantono Zuriko, kiu konsistas pli-malpli el la zurika Limatvalo. La distrikto havis 75675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Historio

La distrikto estis kreita la 1-a de julio 1989 per disiĝo de la distrikto Zuriko. La disiĝon subtenis ĉiuj partioj, sed en la baloto la loĝantoj de la koncernitaj komunumoj kontraŭstaris. Pro tio estis lanĉita popoliniciativo, kiu tamen en la dua voĉdono en marto 1988 klare malsukcesis. La fondiĝo de la nova distrikto per tiu procedo tamen prokrastiĝis de 1986 al 1989.

La unua guberniestro de la nova distrikto estis inter 1989 kaj 2001 Werner Pagnoncini (Radikal-Demokrata Partio de Svislando). Ek de 2001 la oficon plenumigas lia sampartiano Adrian Leimgrübler.

Propran tribunalon la distrikto Dietikon posedas nur ek de aŭgusto 2008. Ĝia sidejo provizore ankoraŭ estas ĉe la distrikta tribunalo de Zuriko ĉe Wengistrasse 30 en 8026 Zuriko.

Listo de la komunumoj de la distrikto Dietikon

La distrikto Dietikon konsistas el 11 komunumoj (stato en la jaro 2011), de kiuj ĝia ĉefurbo Dietikon estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
Aesch ZH 8904Aesch ZH10015.24 0241
Birmensdorf ZH 8903Birmensdorf ZH583211.38 0242
Dietikon 8953Dietikon231069.33 0243
Geroldswil 8954Geroldswil45681.91 0244
Oberengstringen 8102Oberengstringen62512.13 0245
Oetwil ĉe Limato 8955Oetwil ĉe Limato22882.76 0246
Schlieren 8952Schlieren152126.58 0247
Uitikon 8142Uitikon38444.38 0248
Unterengstringen 8103Unterengstringen32463.32 0249
Urdorf 8902Urdorf90527.62 0250
Weiningen ZH 8104Weiningen41725.41 0251
Totale 117857260,06 0111

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.