Diego de Landa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Diego de Landa Calderón |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1524 en Cifuentes |
Morto | 29-an de aprilo 1579 (54-jaraĝa) en Mérida |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispana Imperio |
Okupo | |
Okupo | konkistadoro • kronikisto • mayanist • katolika sacerdoto • historiisto • katolika episkopo |
Diego de LANDA (1524, Cifuentes, Hispanio – 1579, Jukatano, Meksiko) estis hispana franciskana pastro, episkopo de Jukatano. Li fifamas, ĉar li bruligis ĉiun akireblan kodekson de la majaoj, tiel neniigante ties kulturon. Li verkis samtempe pri la kulturo de la majaoj.
Li venis el nobela familio kaj junaĝe aliĝis al la franciskanoj (1541). Oni baldaŭ rekonis lian eksterordinaran religian fervoron kaj - laŭ propra peto - oni sendis lin al misia laboro en Amerikon. Li bonkore agadis en Meksiko por la indianoj, kiujn dekonigis malsanoj, malsatego. Li iĝis en 1561 franciskana ordena gvidanto en regiono de Jukatano.
(Onidire) Post ekvido de pruvaĵo pri homoferto, li ordenis detruon de ĉiu adoraĵo kaj kodekso. Oni sciigis al la reĝo, ke dum tiu fervoro oni murdis 172 personojn. La kortega inspekcio liberparolis Landa pri la akuzo kaj oni nomumis lin al episkopo de Jukatano en 1572.
Verkoj
Relación de las cosas de Yucatán (1566) aperis presite nur en 1864 kaj helpis deĉifri la majaan alfabeton.