Diego Laínez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1512 en Alcalde |
Morto | 19-an de januaro 1565 (52-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Church of San Francisco de Borja, Madrid |
Lingvoj | latina • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • teologo |
Diego LAÍNEZ (ofte ankaŭ: Laynez, latine: Iacobus Laínez, Didacus Laínez; naskiĝinta en 1512 en Almazán, mortinta la 19-an de januaro 1565 en Romo) estis hispana teologo kaj jezuito.
Vivo
Post studoj en Alcalá de Henares kaj Parizo - kie li decidis kune kun Ignaco Lojola fondi la Kompanion de Jesuo - li estis grava propagandisto kaj varbisto por tiu ĉi ordeno. Por ĝia plifortiĝo kaj enradikiĝo ensocia li pledis ĉefe dumvojaĝe en multaj teritorioj. La kardinalecon li tamen rifuzis. Sed ĉe la Koncilio de Trento li ege defendis la superecon de la papo antaŭ ĉiuj aliaj episkopoj. En 1556 li iĝis posteulo de Lojola kiel ordengeneralo.
Lian vivon bonege priskribis G. Boero (Florenco 1880).
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 273 (tie ĉi interrete)