Die Republikaner | ||
---|---|---|
DIE REPUBLIKANER | ||
politika partio en Germanio | ||
Komenco | 26-a de novembro 1983 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Munkeno | |
Ideologio |
nacia konservativismo • germana naciismo • Eŭroposkeptikismo | |
Fondinto(j) | Franz Handlos • Franz Schönhuber vd | |
Ĉefestro(j) | Kevin Krieger vd | |
Membro de | European Right vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Die Republikaner ("la respublikanoj") estas germana politika partio kun naciisma tendenco. Ĝi estis fondita en 1983 kaj sukcesis en 1989 eniri la Eŭropan Parlamenton, akirinte en Germanio 7,1 % de la voĉoj. En 1992 ĝi eniris (kun 10,9 % de la voĉoj) la landan parlamenton de Baden-Virtembergo, kie ĝi restis ĝis 2001.
Fine de la 90-aj jaroj la graveco de la partio sinkis, kio rilatis i.a. al ĝia klopodo distanciĝi de troa dekstrismo. Samtempe aliaj dekstremaj partioj kiel Deutsche Volksunion (DVU) kaj Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NPD) ekhavis pli da sukcesoj ĉe balotoj.
La partio neniam sukcesis eniri la germanan parlamenton Bundestag. Ĉe la federaciaj balotoj de 2005 ĝi ricevis nur 0,6 % de la voĉoj. Tamen la partio daŭre estas reprezentata en kelkaj germanaj urbaj parlamentoj.
La germana Verfassungsschutz (informservo pri protektado de la konstitucio) rigardas la partion kiel ekstreme dekstra kaj ksenofobia kaj daŭre observas ĝin.