Diarios de motocicleta | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Diarios de motocicleta |
Originala lingvo | hispana lingvo • mapuĉa lingvo • keĉua lingvaro • Ayacucho Quechua |
Kina aperdato | 24 sep. 2004, 27 aŭg. 2004, 19 maj. 2004, 22 okt. 2004, 28 okt. 2004, 2004 |
Ĝenro | filmbiografio, filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, film based on books, Ŝosefilmo, aventura filmo, dramo |
Kameraado | Éric Gautier |
Reĝisoro(j) | Walter Salles |
Produktisto(j) | Michael Nozik • Edgard Tenenbaum • Karen Tenkhoff |
Scenaro | José Rivera • Che Guevara • Alberto Granado |
Filmita en | Bonaero • Peruo • Ĉilio |
Loko de rakonto | Argentino • Ĉilio • Peruo • Venezuelo • Bonaero • Maĉupikĉuo • Departemento Amazonio |
Muziko de | Jorge Drexler • Gustavo Santaolalla |
Rolantoj | Gael García Bernal • Rodrigo de la Serna • Mía Maestro • Mercedes Morán • Jean Pierre Noher • Marina Glezer • Lucas Oro • Sofía Bertolotto • Facundo Espinosa • Sergio Boris • Alberto Granado • Susana Lanteri • Natalia Lobo • Maida Andrenacci • Bárbara Lombardo • Oscar Alegre • Fernando Farías • Pablo Macaya • Erto Pantoja • Brandon Cruz • Gustavo Bueno • Jorge Chiarella Krüger • Carolina Infante • Nidia Bermejo • Delfina Paredes • Antonella Costa • Gustavo Pastorini • Ricardo Díaz Mourelle • Matías Strafe • Carlos Rivkin • Daniel Kargieman • Marta Lubos • Gabriela Aguilera |
Produktinta firmao | Film4 Productions BD Cine |
Honorigoj | Festivalo de Cannes • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto • Donostia Internacia Filmfestivalo • Filmopremioj de la Brita Akademio • Goya Award for Best Adapted Screenplay • François Chalais Prize • Premioj de Sendependa Spirito |
IMDb | |
Diarios de motocicleta (Taglibroj de motorciklo) estas biografia filmo bazita sur la veturaj taglibroj de Che Guevara kaj Alberto Granado, reĝisorita de Walter Salles kaj stelulita de Gael García Bernal kaj Rodrigo de la Serna. Ĝi ricevis Oskar-premion al la Plej Bona Originala Kanto en 2005 pro Al otro lado del río (Trans la riveron), de Jorge Drexler, krom 21 internaciaj premioj.
La filmo rakontas la veturadon faritan de Che kaj Granado tra Sudameriko, en 1952. Dum la vojaĝo, Guevara malkovras sin mem transformita per siaj observoj pri la vivo de la malriĉaj indiĝenaj kamparanoj. Pere de la trafitaj roluloj ili lernas pri maljusteco trudita al malriĉuloj kaj frontas ĉiajn situacijon, el la plej kontentigaj al la plej malfeliĉaj. La sperto montras al Guevara kaj Granado veran bildon de la latinamerika identeco kaj ŝanĝas la destinon de iliaj vivoj porĉiame.
Geaktoraro kaj roluloj
- Gael García Bernal - Ernesto Che Guevara
- Rodrigo de la Serna - Alberto Granado
- Mía Maestro - Chichina Ferreyra
- Mercedes Morán - Celia de la Serna
- Jean Pierre Noher - Ernesto Guevara Lynch
- Susana Lanteri - Tía Rosana
- Lucas Oro - Roberto Guevara
- Marina Glezer - Celita Guevara
- Sofía Bertolotto - Ana María Guevara
- Franco Solazzi - Juan Martín Guevara
- Facundo Espinosa - Tomás Granado
Produktorado kaj distribuado
Dum veturado, kiu daŭris ok monatojn, la filmistoj trairis pli ol 14 000 kilometrojn, el Argentino tra Ĉilio, Peruo[1] kaj Kolombio ĝis Venezuelo. Ĉefaj lokoj de la veturado estis: en Argentino, Bonaero, Miramar, Villa Gesell, San Martín de los Andes, Lago Frías, Patagonia; en Ĉilio Lautaro (nemenciita), Temuco (parto de Temuco estis registrita en Lautaro), Los Ángeles (filmita tute en Lautaro), Valparaíso, dezerto Atakamo, Chuquicamata; en Peruo, Kusko, Maĉupikĉuo, Lima; la kolonio de lepruloj de San Pablo; en Kolombio: Leticia kaj en Venezuelo: Karakaso.
La filmo estis premierita en la Filmfestivalo de Sundance la 15an de januaro 2004 kaj poste prezentita en la Festivalo de Cannes la 19an de majo samjare. Krome ĝi estis prezentita ankaŭ en multaj aliaj festivaloj kiel: la Internacia Kinfestivalo de Aŭklando, Novzelando; la Internacia Kinfestivalo de Kopenhago, Danio; la Kinfestivalo de Espoo, Finnlando; la Kinfestivalo de Telluride, Usono; la Kinfestivalo de Toronto, Kanado; la Internacia Kinfestivalo de Vankuvero, Kanado; la Kinfestivalo de Frankfurt, Germanio; la Kinfestivalo de Morelia, Meksiko; inter aliaj.
Referencoj
- ↑ «MEXICANO GAEL GARCÍA FILMARÁ "DIARIOS DE MOTOCICLETA" EN PERÚ». 24 Horas. 8a de januaro 2003. Arkivita el originalo la 20an de januaro 2003. Konsultita la 19an de aŭgusto 2022.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo
- Diarios de motocicleta Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine en Cine Nacional
- Furibundo Serna, historia, en La Poderosa
- El camino realizado por Che Guevara y Alberto Granado, de manera detallada, en Go Pro Travelling
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diarios de motocicleta (película) en la hispana Vikipedio.