Diario de Pernambuco estas la plej malnova ankoraŭ publikata gazeto de Latin-Ameriko. Ĝi fondiĝis la 7-an de novembro 1825 en Recife (Pernambuko).
En ĝia unua numero estas enkonduka teksto, en kiu estas klarigita la kialo de la fondiĝo — oni celis ĉefe komunikmedion por privataj anoncoj, kio mankis en Recife, kvankam ĝi jam estis "tre multhoma" tiam. Per la ĵurnalo interalie oni ankaŭ anoncis la alvenojn de ŝipoj kaj informojn pri ili.
Estas rimarkinde, ke ĝia nomo estas konservita laŭ la skribreguloj de la tempo de sia fondiĝo (nuntempe diario estas skribata diário).
Eksteraj ligiloj
Oficiala retpaĝaro Arkivigite je 2006-08-06 per la retarkivo Wayback Machine (portugallingva)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.