Troveblo de fosilioj: Karbonio - ĉi-epoke | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Grupoj | ||||||||
vidu tekston | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Diapsidoj (Diapsida = "du arkoj") estas subklaso de kvarpieduloj kiuj evoluigis du truojn en ĉiu flanko de la kranio, antaŭ 300 milionoj da jaroj dum la malfrua karbonio. Vivantaj diapsidoj estas divers-specaj; inter ili estas la birdoj, krokodiluloj, lacertoj, serpentoj, kaj eble eĉ la sfenodontoj. Iuj el ili perdis aŭ unu truon (lacertoj), iuj perdis ambaŭ truojn (serpentoj), kaj iuj restrukturigis la kranion ankoraŭ pli multe (modernaj birdoj), sed oni klasas ilin ĉiujn kiel diapsidoj surbaze de ilia deveno. Estas 14.600 diapsidaj specioj nun vivantaj, inter ili la plimulton de la flugantaj kaj venenaj vertebruloj.
La praulaj truoj estis supre kaj malsupre de la okulo, kio permesis al la makzelo malfermiĝi pli larĝe kaj permesis la alligadon de pli grandaj, pli fortaj makzelomuskuloj. Malpli evidenta heredita praula trajto estas plilongeco de la radiuso kompare kun la humero. Inter la formortintaj diapsidoj estas la dinosaŭroj, la flugsaŭroj, la pleziosaŭruloj, kaj la mozasaŭredoj - la klasado de la plimulto de la plej fruaj grupoj estas ankoraŭ ŝanĝebla.
Taksonomio
Klasado
- Subklaso DIAPSIDOJ DIAPSIDA
- Ordo Araeoscelidia
- Ordo Avicephala
- Ordo Younginiformes
- Superordo Iktiopterigoj Ichthyopterygia
- Infraklaso Lepidosaŭromorfoj Lepidosauromorpha
- Ordo Eolacertilia
- Superordo Lepidosaŭroj Lepidosauria
- Superordo Saŭropterigoj
- Infraklaso Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha
- Ordo Aetosauria
- Ordo Ĥoristoderoj Choristodera
- Ordo Phytosauria
- Ordo Prolacertoformaj Prolacertiformes
- Ordo Flugsaŭroj Pterosauria
- Ordo Rauisuchia
- Ordo Rinkosaŭruloj Rhynchosauria
- Ordo Trilofosaŭruloj Trilophosauria
- Superordo Krokodilomorfoj Crocodylomorpha
- Superordo Dinosaŭroj Dinosauria
Filogenezo
Diapsidoj Diapsida |--Araeoscelida |-?Sphodrosaurus |-?Palacrodon |-?Omphalosaurus `--+--Avicephala `--Neodiapsida |--Apsisaurus `--Eosuchia |-?Younginiformes `--+-?Claudiosaurus |-?Iktiopterigoj Ichthyopterygia `--Saŭroj Sauria |-?Thalattosauriformes |--Lepidosaŭromorfoj Lepidosauromorpha `--Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha