Dialogue avec mon jardinier
filmo
Originala titolo Dialogue avec mon jardinier
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 20 dec. 2007, 2007
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Jean-Marie Dreujou
Reĝisoro(j) Jean Becker
Produktisto(j) Louis Becker
Scenaro Jean Becker  Jean Cosmos  Jacques Monnet  Henri Cueco
Loko de rakonto Parizo
Rolantoj Daniel Auteuil  Jean-Pierre Darroussin  Fanny Cottençon  Alexia Barlier  Hiam Abbass  Élodie Navarre  Roger Van Hool  Michel Lagueyrie  Christian Schiaretti  Jean-Claude Bolle-Reddat  Nicolas Vaude  Frédéric Lodéon  Éric Thomas
IMDb

Dialogue avec mon jardinier (Dialogo kun mia ĝardenisto) estas franca filmo de Jean Becker aperinta en 2007.

Temo

Akirinte kontentigan reputacion de pariza pentristo, kvindek-jarulo revenas al siaj radikoj kaj reeniras en la centron de profunda Francio por reekposedi la domon de sia juneco. Ĉirkaŭ la domo etendiĝas granda terpeco, kiun li ne emas prizorgi pro nesufiĉa talento.

Pro tio, li publikigas lokan dung-anonceton. La unua kandidato (kiu montriĝos taŭga) estas eksa kunlernanto el la komunuma lernejo, kiun li tiel mirinde retrovas. Li estos lia ĝardenisto.

Ĉe lia ĉiutaga ĉeesto, la pentristo per impresionismaj tuŝoj malkovras homon, kiu unue scivoligas lin kaj poste mirigas pro la honesteco kaj simpleco de lia alrigardo al la mondo...

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Dialogue avec mon jardinier
  • Reĝisoro: Jean Becker
  • Scenaro, adapto kaj dialogoj: Jean Cosmos, Jacques Monnet kaj Jean Becker, adaptita de samnoma romano de Henri Cueco
  • Muziko: Ahmet Gülbay
  • Devenlando: Francio
  • Aperdato: 6-a de junio 2007
  • Formato: Kolora
  • Ĝenro: Komedio
  • Daŭro: 110 minutoj

Rolularo

  • Daniel Auteuil:Pentristo, "Dupinceau"
  • Jean-Pierre Darroussin: Ĝardenisto, "Dujardin"
  • Fanny Cottençon: Hélène, edzino de "Dupinceau"
  • Élodie Navarre: Carole, filino de "Dupinceau"
  • Alexia Barlier: Magda, amatino de "Dupinceau"
  • Hiam Abbass: Edzino de Ĝardenisto

Videoteko

  • Aperis DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.