Diabelli-variacioj | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ludwig van Beethoven pretigis la Diabelli-variaciojn (verko 120), la 33 variaĵoj pri valso de Diabelli, kiel nomis ilin Beethoven mem, en la jaro 1823, kiel kontribuaĵo por kolekto de variacioj, kiujn la muzikeldonisto kaj komponisto Anton Diabelli iniciatis je ĉiuj renomaj aŭstraj komponistoj. Beethoven komencis per ili en 1819. Ili estas lia lasta granda pianoverko. Dum ĉi tiu tempo li ankoraŭ komponis la pianosonatojn op. 109, 110 kaj 111 same kiel li verkis pri Missa Solemnis kaj la Simmfonio n-ro 9. La valsotemon, simpla temo de 2 x 16 taktoj, antaŭmetis Diabelli.
Komence Diabelli havis la ideon de kolekto, kiu enhavu po unu variacion de ĉiu komponisto. Beethoven tamen ne volis kontribui "ŝuisto-flikaĵon", do simplan sekvencon. Diabelli do eldonis la variaciojn de Beethoven aparte (la unua eldono estis dediĉita al Antonie Brentano) kaj sekvigis duan parton kun la verkoj de aliaj, i.a. de Franz Schubert kaj de 11-jara Franz Liszt.
la 33 variacioj estas krom la Goldberg-variacioj de Bach kaj la Bach-variacioj de Reger la plej ampleksa variaciaro por piano. Atentinda estas la varieco de la variacioj: Krutaj kontrastoj, kompleksa ritmaj turniĝoj kaj polifoniaj strukturoj staras en ĉi tiu verko apud ludemaj, senpezigitaj alienoj. La prezentado daŭras entute 50 ĝis 60 minutojn.
La Beethoven-domo je Bonn akiris en la jaro 2009 la memskribaĵon pri verko 120 kaj ekspoziciis ĉi tiun ĝis la 20-a de aprilo 2010. En januaro 2010 oni volis prezenti digitaligitan version en la tutteran teksaĵon.
Eksteraj ligiloj
- Diabelli-Variationen (Beethoven): Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.