Diósd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Hungario | ||||
Regiono | Meza Hungario | ||||
Departemento | Pest | ||||
Distrikto | distrikto Érd | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 2049 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 484 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 997 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 24′ N, 18° 57′ O (mapo)47.40416666666718.945833333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 18° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 5,75 km² ( 575 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Diósd [+] | |||||
Diósd [diOŝd] (germane Orasch [oraŝ]) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en distrikto Érd. En la loknomo diós signifas: juglanda.
Situo
Diósd situas sur altebenaĵo, laŭ malnova ĉefvojo inter Budapeŝto-Balatono. Ĝi troviĝas inter urboj Érd, Budapeŝto, Törökbálint kaj Budaörs.
Historio
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el la bronzepoko, de la romianoj kaj de avaroj. La nuna urbo kreskis el setlejo de germanlingvaj ŝvaboj - la unua skriba mencio pri la loĝloko Orasch kaj ties fortikaĵo estas el la jaro 1417, do el la epoko de la imperiestro Sigismondo la 1-a. La setlejo senhomiĝis dum la turka erao. Poste alvenis serboj kaj bavaroj. En 1772 kapelo omaĝe al Sankta Gerardo, en 1896 katolika preĝejo konstruiĝis, kies turo estas 27 metrojn alta. Diósd urbiĝis en 2013.
En la loĝloko funkcias germanlingva aŭtonomio. Vidindaĵo estas muzeo pri radio kaj televizio. Pli frue tie funkciis antenoj de Hungara Radio je kurta ondo. Ili parte dissendis programojn al eksterlando, parte ĵamis dissendojn de Radio Libera Eŭropo. Nuntempe restis unusola anteno uzata por poŝtelefonoj.
Vidindaĵoj
Partneraj urboj
- Alsbach-Hähnlein en Germanio
- Cieszanów en Pollando
- Brâncoveneşti (Marosvécs) en Rumanio
- Capannoli en Italio
Komunumoj pri Dió (=juglando) en Hungara reĝlando
Diófás | Diófás | Diómál | Diós | Diós | Diósad |
Diósberény | Diósd | Diósgyőr | Dióshalom | Diósjenő | Dióskál |
Dióspatak | Diósviszló | Felsődiós | Homokdiód | Tótdiós |