Dezsö Tapolczai | |
---|---|
Dezsö Tapolczai 1926 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tapolczai Dezső |
Naskiĝo | la 1-an de novembro 1866 en Tapolcafő (Hungario) |
Morto | la 22-an de aprilo 1925 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Mariska Vízváry |
Infanoj | Gyula Tapolczai • Jolán Tapolczai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Dezsö Tapolczai [deĵO tapolcai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tapolczai Dezső estis hungara aktoro, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis tapolczai, lia familia nomvarianto estis Hoffmann. Lia edzino estis Mariska Vízváry, lia filo estis Gyula Tapolczai.
Dezsö Tapolczai , naskiĝis la 1-an de novembro 1866 en Tapolcafő (nuntempe Pápa), li mortis la 22-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.
Biografio
Dezsö Tapolczai frekventis gimnazion kaj komercan lernejon, poste li iĝis oficisto. En 1884 li aliĝis al koruso de teatra trupo. Iom poste li havis ankaŭ rolojn. Post longa migrada vivo de inter 1896 kaj 1917 li apartenis al la fondintaj membroj de Gaja Teatro jam kiel elitaktoro. Intertempe en 1898 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn, post jaroj li eksedziĝis. Inter 1917-1921 li estis victeatrestro de Teatro Városi, ekde 1922 ĝis sia morto li estis teatrestro de Operetoteatro (Budapeŝto).
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - duko de Aragonio
- La dresado de la megero - Tranio
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros - Sándor Ocskay
- Sándor Bródy: A tanítónő - nobela juĝisto