Dezső Rancsó
Dezső Rancsó en 2015
Dezső Rancsó en 2015
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1966 (1966-11-13) (57-jaraĝa)
en Hurbanovo
Familio
Edz(in)o Szilvia Varga
Okupo
Okupo aktoro

Dezső Rancsó [deĵO ranĉO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rancsó Dezső estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Szilvia Varga.

Dezső Rancsó[1][2] naskiĝis la 13-an de novembro 1966 en Hurbanovo.

Biografio

Dezső Rancsó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li estis edukita en Chotín kaj maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Komárno en 1984, poste li aliĝis al la hungara teatro en la sama urbo. Li akiris aktoran diplomon en koncerna akademio en Bratislavo en 1991. Post la diplomo li estis aktoro jam en Hungario en Teatro Petőfi (Veszprém) (1991-1995), Teatro Katona József (1995-1998), Teatro Hevesi Sándor (1998-1999), fine en Teatro Magyar. Intertempe li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 2004-2020. Lia edzino naskis filinon en 1998.

Liaj teatraj roloj (elekto)

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)

  • Szamba (1996) - Vili
  • A herceg haladéka (2006) - taksiisto
  • Liza, a rókatündér (2015) - kamenpurigisto
  • Pacsirta (2022) - Vajkay
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Diedrich Bader, Domenick Lombardozzi, Sean Pertwee[3]

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)

  • Patika (serio, 1995) - inspektoro
  • Hacktion (serio, 2013) - Tibor Molnár
  • Drága örökösök (serio, 2020) – juĝisto

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.