Dezső Pécsi-Pilch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pilch Dezső János |
Naskiĝo | 15-an de junio 1888 en Pécs |
Morto | 16-an de junio 1949 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Dezső Pécsi-Pilch [deĵO pEĉi-pilĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi-Pilch Dezső estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Jenő Pilch.
Dezső Pécsi-Pilch naskiĝis la 15-an de junio 1888 en Pécs, li mortis la 16-an de junio 1949 en Budapeŝto.
Biografio
Dezső Pécsi-Pilch studis pentradon en Budapeŝto kaj Munkeno. Hejmenveninta li debutis en ekspozicio de Arthalo Budapeŝto en 1912. Li ekinstruis en la Hungara Belarta Altlernejo en 1918. Li estis rektoro en 1940 kaj inter 1941–1943. Li pentradis precipe pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn.
Elektitaj ekspozicioj
- 1912 Arthalo Budapeŝto
- 1932 Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj
- Szürkületkor (la unua sukceco)
- Öntöző kút (1912, Arthalo Budapeŝto)
- Kalapos hölgy (1917)
- Ablaknál
- Kastélykert
- Tavasz
- Női akt
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.