Dezső Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de novembro 1868 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | depost 1914 en nekonata loko |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | Imre Nagy |
Frat(in)o | Gyula Nagy |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Dezső Nagy [deĵO nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Dezső estis hungara aktoro, teatrestro. Lia frato estis Gyula Nagy (aktoro).
Dezső Nagy[1][2] naskiĝis la 11-an de novembro 1868 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis depost 1914 en nekonata loko.
Biografio
Dezső Nagy post la maturiĝo ekinstruis en lernejo en Debrecen. En 1885 li aliĝis al teatra koruso de Ignác Krecsányi en la sama urbo. Liaj ĉefaj sekvaj teatraj kompanioj estis Mihály Szegedi (teatrestro) kaj Sándor Csóka. En 1895 li establis propran aktorkompanion kaj li prezentis spektaklojn precipe en Supra Hungarujo dum 5 jaroj. Baldaŭ li revenis al Ignác Krecsányi kaj aktoradis en la tuta lando. En 1914 li pensiuliĝis, lia posta vivo ne estas konata. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo en 1903, respektive 1908.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Capulet
- Gergely Csiky: A szép leányok - Csikorszky
- Johann Strauß (filo): La Cigana Barono - Zsupán