Dezső Lemhényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kollmann Dezső |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1917 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de decembro 2003 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lenke Lorán • Olga Tass |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto • akvopilka trejnisto • arbitraciisto |
Dezső Lemhényi [deĵO lemhEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lemhényi Dezső estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, arbitraciisto. Lia origina familia nomo estis Kohlmann, liaj edzinoj estis Lenke Lorán kaj Olga Tass, lia patro estis Dezső Lemhényi.
Dezső Kohlmann[1] naskiĝis la 9-an de decembro 1917 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de decembro 2003 en Budapeŝto.
Biografio
Dezső Lemhényi (akvopilkisto) maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1935, pli poste li akiris diplomon en altlernejo en 1941. Jam inter 1936-1953 li estis oficisto en la municipo, pli poste li estis trejnisto. Li pensiuliĝis en 1978. Li ricevis premiojn inter 1948-2003.
Sporta kariero
Dezső Lemhényi (akvopilkisto) inter 1925-1959 li estis sportisto (komence naĝisto, poste akvopilkisto) en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li trifoje venkis en tranaĝado de Balatono inter Tihany-Balatonfüred. Li estis hungara ĉampiono sesfoje (1940-1952), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1948-1952 20-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun arĝenta kaj ora medaloj. Jam ekde 1953 li estis trejnisto ankaŭ eksterlande, iom poste ankaŭ internacia arbitraciisto.
Lia libro
- A vízilabdajáték technikája és taktikája (Jeu de water-polo technique, taktik) (kun fr:Jacques Meslier, 1969)
Memorigiloj
- lernejo en Budapeŝto portas la nomon "Lemhényi Dezső" (2005)