Dezső Lányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Leimdörfer Ignác |
Aliaj nomoj | Lányi Pipi |
Naskiĝo | la 23-an de januaro 1879 en Bán (Hungara reĝlando) |
Morto | 4-an de majo 1951 en Holivudo |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery |
Ŝtataneco | Usono • Slovakio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Dezső Lányi [deĵO lAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lányi Dezső estis hungara skulptisto, membro de Societo Benczúr.
Dezső Lányi [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1879 en Bán (Hungara reĝlando, nuntempa Bánovce nad Bebravou en Slovakio), li mortis la 4-an de majo 1951 en Holivudo (Usono).
Biografio
Dezső Lányi devenis el juda familio. Li studis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, poste en Akademio de Belartoj de Vieno, fine li profundigis siajn konojn en Venecio, Romo, Parizo kaj Bruselo. Li kreis plej ofte en Budapeŝto, sed li venis al Los-Anĝeleso en 1937 kaj poste li vivis kaj laboris en Holivudo. Li ricevis reĝan premion en 1907.
Elektitaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1904)
- Budapeŝto (1912, 1918, 1934)
Elektitaj skulptaĵoj
- Du skulptistoj (1910)
- Obelisko en Esztergom (1927)
- Ludantaj knaboj (1933)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.