Dezső József Firtosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | József Dezső |
Naskiĝo | la 29-an de julio 1886 en Firtosváralja (Hungara reĝlando) |
Morto | la 1-an de januaro 1965 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • drawing teacher |
Dezső József Firtosi [deĵO jOĵef firtoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Firtosi József Dezső (ofte pli mallonge József Dezső) estis hungara pentristo, instruisto.
Dezső József naskiĝis la 29-an de julio 1886 en Firtosváralja (Hungara reĝlando, nuntempa Firtușu en Rumanio), li mortis la 1-an de januaro 1965 en Gyula (Hungario).
Biografio
Dezső József akiris pedagogian diplomon en Székelykeresztúr en 1908, plian diplomon en 1912 en Reĝa Belarta Altlernejo de Imre Révész (pentristo) kaj Aladár Edvi Illés (pentristo), poste li ekinstruis en Transilvanio. Li edziĝis en 1915. Ili translokiĝis al Gyula en 1919. Tiutempe li jam ankaŭ pentradis pejzaĝojn, portretojn kaj aĵpentraĵojn. Li aranĝis ankaŭ lokajn ekspoziciojn. Li ricevis premiojn trifoje.
El solaj ekspozicioj
- Gyula (1921, 1959)
Elektitaj pentraĵoj
- Behavazott aranyzúzó malom
- Beszélgetők
- A Brassói Fekete Templom
- Feleségem
- Gyulai kishíd
- Székelykapu
- Merengő
- Május
Elektitaj lernintoj
Lia libro
- Nyikómenti Gyermekjátékok (1943)
Memorigiloj
- memortabulo en Gyula Arkivigite je 2021-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.