BENEDEK Dezső estis rumania hungara juristo, instruisto, pupaktoro. Li naskiĝis en Tövis la 10-an de septembro 1916 kaj mortis en Kluĵo la 28-an de novembro 2010.
Biografio
Dezső Benedek finis juron en Kluĵo] en 1939. Inter 1940 kaj 1948 li estis advokatkandidato, poste advokato. De 1949 li instruis, sed oni maldungis lin, ĉar lia frato post militkaptiteco loksidiĝis en Usono. Inter 1952 kaj 1976 li estis pupaktoro de la Pupteatro de Kluĵo.
Spektakloj ĉefaj
- Framm a jegesmedve, Állatmesék, Árgyélus királyfi és Tündérszép Ilona, Szarvaskirály, Piroska és a farkas, Ludas Matyi, János Vitéz, Karnyóné.
Fontoj
- Hamlet.ro Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Romániai magyar ki kicsoda, 1997.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.