Dezső Baloghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de novembro 1843 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Ipolybalog |
Morto | la 31-an de januaro 1916 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Balassagyarmat |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • oficiro |
Dezső Baloghy [deĵO balogi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baloghy Dezső estis hungara arkivisto, nobela juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis balogi.
Dezső Baloghy[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1843 en Ipolybalog (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Balog nad Ipľom en Slovakio), li mortis la 31-an de januaro 1916 en Balassagyarmat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
Dezső Baloghy lernis inter 1853–1861 en Losonc, Rimaszombat, Pest (urbo) kaj Nagykőrös. Inter 1864-1867 li estis husaro en rango leŭtenanto de la aŭstra armeo, poste li estis agrikulturisto en la propra bieno (1867–1875). Pli poste li estis nobela juĝisto en Salgótarján kaj Fülek, fine arkivisto inter 1886–1908 en Balassagyarmat. Libertempe li okupiĝis ankaŭ pri literaturo kaj li kontribuis en gazetoj.
Elektitaj kontribuoj
- Az Ordaskeőy család (romano, 1879)
- Az ember őstörténete nyomozva a magyar nyelvben (1881)
- Versek, dalok (poemoj, 1893)
- Tudományos portyázások (1905)
- Magyar napimádás (1910)
- Új eszmék a nyelvészet ligeteiből (1913)
Memorigiloj
- memortabulo (2023)[2]