Dezső Arányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1868 en Satu Mare |
Morto | 25-an de januaro 1923 (54-jaraĝa) en Pestszenterzsébet |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
ARÁNYI Dezső [ara'nji] Goldberger estis hungara operkantisto (tenoro) naskita en Szatmárnémeti (nuntempa Satu Mare en Rumanio) la 18-an de aŭgusto 1859 kaj mortinta en Pesterzsébet la 21-an de junio 1923.
Vivo
Li devenis el juda familio. La juna Dezső aĝis 6, kiam li jam kantadis en la LOKA sinagogo. Post jaroj li jam kantadis en sinagogo en Budapeŝto. Li lernis kantadon en Vieno, en 1890 li debutis en teatro de Brünn. En la sama urbo lia edzino estis same operkantisto. En la teatra jaro 1892 li kantadis en Berlino, poste en Budapeŝto. En 1900 li faris eŭropan turneon (ekzemple Salzburgo 1901, Prago 1902). Inter 1904-1913 li estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li instruis kantadon. Li suferis pro diabeto, li mortis dum operacio.
Roloj plej gravaj
- Don Ottavio (Mozart: Don Giovanni);
- Des Grieux (Puccini: Manon);
- Radames (Verdi: Aida);
- Alfred Germont (Verdi: La Traviata).
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.