Dezertoj kaj kserofitaroj
biomo WWF biome [+]
Vikimedia Komunejo:  Deserts and xeric shrublands [+]
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo

La dezertoj kaj kserofitaroj estas biomo karakterizata de plantoj kaj bestoj kiuj bezonas nur malgrandajn kvantojn da humideco [1].

Priskribo

Dezertoj kaj kserofitaroj ricevas jaran meznombran precipitaĵon de malpli ol 150 mm, kaj havas duonaridan aŭ plenaridan klimaton, karakterizita de forta humideca deficito, kie jara potenca perdo de humideco kaŭze de vaporiĝ-transpiro nete superas humidecon ricevitan kiel pluvo. Dezertoj kaj kserofitaroj troviĝas en tropikaj, subtropikaj, kaj moderaj klimataj regionoj. Dezertaj grundoj emas esti sablajrokaj, kaj kun malalta proporcio je organikaj materioj. Salajalkalaj grundoj estas kutimaj. Plantoj kaj bestoj en dezertoj kaj kserofitaroj estas taŭgaj por malalte humidecaj cirkonstancoj. Plenaridaj regionoj plejofte estas senigitaj de vegetaĵaro kaj besta vivo, kaj ampleksas rokajn dezertojn kaj sablajn dunojn. Vegetaĵaro en aridaj klimatoj povas inkluzivi maloftajn herbejojn, arbustarojn, kaj duonarbarojn. Plantoj, taŭgaj por aridaj klimatoj, estas nomataj kserofitoj, kaj inkluzivas sukulentajn plantojn, kriptofitojn, sklerofilajn kaj jarajn plantojn. Bestoj, inkluzive de insektoj, reptilioj, araneoj, birdoj kaj mamuloj, multfoje estas noktulaj por eviti humidecan perdon.

Tutmonda disvastiĝo de la dezertoj kaj kserofitaroj.
Izolita, Argyroxiphium de Havajo adaptiĝis al kserofitaj mikroklimatoj ene de vulkanaj krateroj, kaptanta kaj kanaligante roson kaj protektanta siajn foliojn kun reflektantaj haroj.

Faŭno

Flaŭro

Referencoj

  1. angle Merriam-Webster.com Merriam-Webster Dictionary definition of xeric

Listo de ekoregionoj

Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Ĉado,  Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto Eritreo,  Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj Eritreo,  Etiopio,  Ĝibutio,  Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto Angolo, [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto Angolo, [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj Jemeno,  Sauda Arabio
Aŭstralaziaj dezertoj kaj kserofitaroj
AA1301 Karnarvon-kserofitaroj Aŭstralio
AA1302 Centr-altaĵaj kserofitaroj Aŭstralio
AA1303 Gibson-Dezerto Aŭstralio
AA1304 Tanamia kaj grand-sabla dezertoj Aŭstralio
AA1305 Granda Viktoria-Dezerto Aŭstralio
AA1306 Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj Aŭstralio
AA1307 Pilbara-kserofitaroj Aŭstralio
AA1308 Simpson-Dezerto Aŭstralio
AA1309 Tirari-Stuart-ŝtondezerto Aŭstralio
AA1310 Okcidentaŭstraliaj mulga-kserofitaroj Aŭstralio
Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto Meksiko,  Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto Usono
PA1310 Sonora-Dezerto Meksiko,  Usono
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto Ĉilio
NT1304 Kaatingo Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj Kolombio,  Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto Argentino,  Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro Meksiko
Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj Barato,  Srilanko
IM1302 : Tar-Dezerto Barato,  Pakistano
IM1304 : Indus-vala dezerto Pakistano
Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj Egiptio,  Jordanio,  Omano,  Sauda Arabio,  Sirio,  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,  Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto Maŭritanio,  Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro Egiptio,  Irako,  Israelo,  Jemeno,  Jordanio,  Omano,  Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono Alĝerio,  Ĉado,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj Alĝerio,  Ĉado,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝerio,  Sudano
PA1330 Taklamakano Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato Ĉado,  Egiptio,  Libio,  Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Alĝerio,  Niĝero,  Malio,  Maŭritanio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.