Dezertalaŭdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ammomanes deserti (Lichtenstein, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Dezertalaŭdo, Ammomanes deserti, estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en dezertoj kaj duondezertoj el Saharo orienten tra la Arabia duoninsulo kaj Mezoriento al Irano, Afganio kaj Pakistano.
Ĝi estas nemigranta escepte pro lokaj movoj en aridaj ŝtonaj areoj, kaj evitas sablajn ebenaĵojn. Ĝi nestumas surgrunde en roka fendo aŭ inter ŝtonoj, kie la ino demetas 3-4 ovojn. La manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono.
Temas pri malgranda, sed diketa, specio de alaŭdedo 15 – 16,5 cm longa. Ĝi estas sablokolora supre (kun iomete striita kapo) kaj hele rozgriza (okra) sube, kun dika flavbaza beko longa kaj akrapinta kaj iomete da punktaro en gorĝo. La vosto estas ruĝecbruna kun neklara malhela fina bordo. Ankaŭ la pugo kaj unuarangaj flugilplumoj estas ruĝecaj kaj videblaj dumfluge.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed estas konsiderenda geografia variado. Ekzemple, A. d. payni de suda Maroko estas pli griza supre ol la nomiga deserti, kaj havas oranĝecajn flankojn. A. d. annae de norda Jordanio havas malhelgrizajn suprajn partojn, kapon kaj bruston.
La kanto estas plendeca ĉu-gvii-ĉaĉa gvii. Ĉiukaze temas pri sufiĉe silentema specio.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Ammomanes deserti. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malpli zorgiga