Devas | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 455001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 58′ N, 76° 4′ O (mapo)22.96666666666776.066666666667Koordinatoj: 22° 58′ N, 76° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 535 m [+] | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dewas [+] | |||
Devas, laŭ (hindie देवास, marate मराठी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estas derivita supozeble de konusa monteto ene de la urbego.
Demografio
Devas havis populacion de 289 438 en 2011, la legopovo estis 69%, kiu estas pli alta, ol la barata mezumo.
Geografio
Devas situas en altebenaĵo 535 metrojn super la marnivelo. Maksi troviĝas 33, Indaur34, Uĝĝen 36, Badnagar 73, Sehore 117, subŝtata ĉefurbo Bopalo 145, Mumbajo 557, tutlanda ĉefurbo Delhio 640, Kolkato 1264 kilometrojn (aere) .
Historio
Devas antaŭe estis la ĉefurbo de du princaj ŝtatoj de brita Hindio. La origina ŝtato estis fondita en la unua duono de la 18-a jarcento fare de 2 fratoj. La fratoj disigis la teritorion inter ili mem; iliaj posteuloj regis jam aparte. Post la sendependeco de Hindio en 1947 la ŝtatoj estis integritaj en Madja, kiu estis subŝtato de Barato. En 1956 Madja kaj Pradeŝo unuiĝis.
Ekonomio
Devas estas industria urbego, kie funkcias la plej granda presejo pri monbiletoj en Azio. Tata (firmao) ankaŭ produktas tie. Tre proksime ventoenergia centralo funkcias. La agrikultura branĉo okupiĝas precipe pri sojfaboj.
Lingvoj
En Devas la ĉefaj lingvoj estas la hindia lingvo kaj la marata lingvo.
Religioj
75% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 20%, ĝajnistoj 2% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.
Eduko
En Devas la plej alta instruo okazas en instituto, akademio kaj kolegioj.
Trafiko
Al Devas alvenas fervojaj linioj el Maksi, Uĝĝen kaj Indaur. 5 signifaj vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Indaur.
Klimato
Devas havas tropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1039 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj, ofte hinduaj temploj
Fontoj
- WikiTrans