Djetmaro de Prago | |||||
---|---|---|---|---|---|
Unua episkopo de Prago | |||||
Blazono de la Praga episkopeco: Djetmaro estis episkopo de Prago inter la jaroj 973 kaj 982. | |||||
Regado | 973–982 | ||||
Sekvanto | Adalberto el Prago | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-a jarcento | ||||
Morto | 2-a de januaro 982 en Prago, Duklando Bohemio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Djetmaro de Prago, germane Thietmar aŭ Dietmar, ĉeĥe Dětmar (mortis en 982) estis la unua episkopo de Prago pro siaj bonaj konoj de la slava lingvo. Li estis apogita de la reĝo Boleslao la 2-a de Bohemio, ankaŭ konata kiel Boleslao la Pia, duko de Bohemio inter 972 kaj 999.
Biografio
Kiam la Diocezo de Prago estis establita en 973, ĝi inkluzivis la Bohemion, Moravion, Silezion (kune kun Krakovo), Luzacion kaj Malsupran Aŭstrion. La ĉarto de la nova diocezo estis skribita de Volfgango, episkopo de Ratisbono (972-974) kaj la diocezo iĝis sufragana diocezo de Majenco.
La kreado de la diocezo alportis religian sendependecon el la Imperio. Djetmaro, kiu estis monaĥo en Magdeburgo, estis indikita kiel la unua episkopo. Iom da tempo Djetmaro estis restinta en Prago. Pro tio ke li majstris la lingvon de la bohema loĝantaro, li estis elektita ĉar tiu estis la ĉefa eklezia regularo por alpreno de la ofico.
La asembleo de la "Granda Bohemio" aprobis la elekton de la princo Boleslao, kaj en januaro 976 Djetmaro estis konsekrita en Brumath de Viligeso (940-1011), ĉefepiskopo de Majenco, en januaro 975. Pri lia episkopeco, malmultaj detaloj estas konataj. Kosmas de Prago (1045-1125) nur mencias ke li disvastigis kaj plifortigis la kristanan doktrinon en la lando, kaj preparis la konstruadon de novaj preĝejoj.[1]
Dum lia mandato, la unua monaĥejo en Bohemio estis konstruita krom la benediktana monaĥejo de Sankta Georgo, en la Kastelo de Prago. En 1063, Olmuco apartiĝis kaj establiĝis kiel diocezo sub kontrolo de Majenco. Dum la Investitura polemiko, la episkopoj de Prago apogadis la partion de la imperiestro, kaj tiele agadis Daniel la 1-a en la konflikto inter Frederiko Barbarosa kaj la papo Aleksandro la 3-a (1159-1181).
La bohema reĝo kaj la episkopo estis ekskomunikitaj kaj kiam la episkopo mortis en la jaro 1063, la klerikaro de Prago rifuzis plenumi por li la "Meson por la Mortintoj".
Djetmaro estis konata kie saĝa kaj pia homo, kiu konstruigis multajn preĝejojn krom la unuan katedralon. Lia sukcedanto, Adalberto el Prago (957-997), kies vera nomo estis Vojtieko, estis edukita sub gvidado de Sankta Adalberto el Magdeburgo (910-981).
Okaze de la morto de la episkopo el Magdeburgo, la junulo Adalberto revenis al Bohemio kun amaso da libroj kiujn li estis kolektinta kaj post du jaroj li estis ordenita subdiakono de Djetmaro, episkopo de Prago, kiu mortis en 982. Adalberto, kvankam li estis tro juna, elektiĝis por la vakanta episkopeco. Li forte impresiĝis ĉe la skrupuloj de Djetmaro en lia mortolito rilate al liaj neglektoj de la episkopaj devoj.
Laŭ Adalberto, "estas tre facile uzi la mitron kaj porti la bastonon, sed estas terura afero redoni la episkopejon al la Juĝisto de la Vivantoj kaj Mortintoj. Nudpiede, li eniris Pragon, kie Boleslao la 2-a el Bohemio kaj la popolo bonvenigis lin kun entuziasmo.[2]
Literaturo
- The Entry of the Slavs Into Christendom: An Introduction to the Medieval ...
- The Expansion of Central Europe in the Middle Ages
- The Favor of Friends: Intercession and Aristocratic Politics in Carolingian ...
- The Chronicle of the Czechs
- Ottonian Germany: The Chronicon of Thietmar of Merseburg
- Butler's Lives of the Saints: April
- The Emergence of the Bohemian State
- The Entry of the Slavs Into Christendom: An Introduction to the Medieval ...