En la lingvistiko derivaĵo estas vorto kiu estas farita el alia vorto. Por tion fari oni ŝanĝas, aldonas aŭ deprenas morfemojn.
Derivaĵo en Esperanto
El la esperanta formo "devo" oni povas formi la derivaĵon "devigo" per la aldono de la morfemo "-ig-". Tiel oni ankaŭ formas per ŝanĝo derivaĵojn: "vira" el "viro" kaj same povas krei ilin per depreno, eĉ se ĉi tiu procedo ne tro abundas en esperanto pro la aglutina karaktero de la lingvo. Ekzemplo de depreno estas tiu kiu okazis ĉe la prepozicio "fare de" kiu fariĝis "far".
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.