Landes | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 40 |
Prefektejo | Mont-de-Marsan |
Subprefektejoj | Dax |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Henri Emmanuelli[1] |
Prefekto | Nathalie Marthien |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 422 976 (2021) |
Areo | 9 243 km² |
Loĝdenso | 46 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 15 |
Komunumaroj | 24 |
Komunumoj | 331 |
Landes [lɑ̃d] (okcitane Lanas [lanos]; esperante Erikejoj) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. La departemento Landes estas la dua plej granda de Francio (9 243 km2), sed havas malmultajn loĝantojn (397 226)[2], ĉar ĝia teritorio estas plejparte kovrita de granda arbaro (60 %). Tiu ĉi arbaro estas ankaŭ la plej ampleksa el la tuta okcidenta Eŭropo. La ĉefurbo de tiu departemento estas Mont-de-Marsan. La departemento entute havas 331 komunumojn.
La departemento Landes havas longan kaj rektlinian fasadon al la Atlantika Oceano (pli ol 100 km), kelkajn lagojn kaj estas plejparte ebena. Nur en la sudorienta parto de la teritorio troviĝas kelkaj montetoj.
Pro la vastega arbaro, la agrikulturo resp. kultivado ludas malgrandan rolon en la ekonomia vivo de Landes. Industrio prezentiĝas per aeronaŭtiko, elektroniko kaj fabrikado de plastaj materioj.
Turismo nun disvolviĝas, precipe danke al multnombraj ban-urboj (unua franca ban-departemento): Dax, Eugénie-les-Bains, Tercis-les-Bains, Saubusse ktp. La turisma vivo ankaŭ viglas somere laŭ la longa marbordo kun siaj agrablaj banlokoj (Côte d’Argent: Arĝenta Bordo).
Arondismentoj
La departemento dividiĝas al du arondismentoj:
Notoj kaj fontoj
- ↑ 1982-1997, post trijara paŭzo denove ekde 2000 kaj daŭre laŭ la stato de 2014
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Landes (40) (france). Alirita la 9-an de marto 2013.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Departementa konsilio de Landes
- Prefektejo de Landes Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
|